Kvadro (ŝtono)

(Alidirektita el Ŝtonkvadro)

Kvadro ankaŭ kvadroŝtono, ŝtonkvadro) estas faktermino el la arthistorio kaj konstruarto. Kvadro estas prilaborita naturŝtono en formo de matematika briko (ortangula paralelepipedo).

Romanika preĝejo el kvadroŝtonaj muroj: Sankta Brigida (Legden)
Murrestaĵoj kun kvadroj de la burgruino Stierberg

Kvadroj estas uzataj en domkonstruado kaj kun mortero, kaj sen mortero kiel sekmasonaĵo. Male al la masonado kun brikoj ĉiu ŝtono devas esti prilaborata de ŝtontajlisto. Por limigi la laboron, la formato de la ŝtonkvadroj estas multe pli granda ol tiuj de la brikoj. Ankaŭ estas pli facile ricevi la deziratan monumentan efikon. Tial oni uzis kvadrojn antaŭ ĉio ĉe sakralaj konstruaĵoj, sed ankaŭ ĉe kasteloj kaj burgoj. Ĉe burgoj ankaŭ pro fortego de tiaj ŝtonoj. Jam la piramidoj estis konstruataj el kvadroŝtonoj.

En la ternivela konstruado oni uzas kvadroŝtonojn ekzemple por la stratkonstruado kiel pavimoj kaj en akvotrafika konstruado ĉe varfoj kaj kluzoj respektive ĉe pontoj.

Oni distingas inter:

  • rilate la prilaborado kaj la formo de la alrigarda surfaco kaj uzsurfaco:
    • bosita kvadro, ankaŭ nomata “bosa kvadro”, vidu bosaĵo
    • bosa kvadro
    • diamantkvadro
    • kusenkvadro: ŝtono prilaborita simile al kuseno
    • korpokvadroj
    • rustika kvadro, vidu bosaĵo
  • laŭ la materialo oni distingas inter:
  • rilate al la uzo:
    • angulkvadro,
    • kvadromasonaĵo, se kompleta konstruaĵo estas el kvadroj

Literaturo

  • Quader. In: Harald Olbrich (Hrsg.), Gerhard Strauss (Begr.): Lexikon der Kunst. Bd. 5: Mosb–Q. Neubearb. Seemann, Leipzig 1993, ISBN 3-363-00048-0.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj