Ŝvao

Meza centra vokaloŝvao estas vokalo de meza serio kaj meza nivelo («neŭtrala»). En skribo de sonoj, ekzemple en la Internacia Fonetika Alfabeto, ĝi estas skribata kiel renversita litero «e» (ə). Laŭ sono ĝi estas simila al iu vokalo meze inter "a" kaj "e".

Meza centra vokalo
ə
Priskribo de la signo de la IFALatina minusklo e renversita
IPA-numero322
Kodoj
HTML, dekumeə
Unikodo, deksesumeU+0259 
X-SAMPA@
Kirshenbaum@
Brajlo de IFA
Sono
Sona ekzemplo

[ə]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
v • d • r

La sonon reprezentas aparta litero ekzemple en la lingvoj rumana (ă), albana (ë), bulgara (ъ), kaj loĵbana (y).

Ĉi tiu sono ne ekzistas en Esperanto.

La nomo "ŝvao" venas el la nomo de la hebrea diakrita vokalpunkta signo "ŝva", kiu, metita sub la litero (konsonanto), markas jen (precipe vortokomence) la supremenciitan sonon, jen foreston de vokalo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj