Internacia Fonetika Alfabeto

alfabeta notacio de fonetiko

La Internacia Fonetika Alfabeto (IFA; angle International Phonetic Alphabet [IPA]; france L'alphabet phonétique international [API]) estis kreita de britaj kaj francaj fonetikistoj sub observado de la Internacia Fonetika Asocio, fondita en Parizo dum la jaro 1886. La organizaĵo kaj la alfabeto havas la mallongigon IFA. La IFA intencas esti norma alfabeto por la fonetika skribado de ĉiuj lingvoj. Multajn fojojn dum ĝia historio, la alfabeto ŝanĝiĝis, inkluzive de kelkaj grandaj ŝanĝoj oficialigitaj ĉe la IFA-Kunveno ĉe Kiel (1989); la plej aktuala versio aperis en 1993, reŝanĝita en 1996. La plejparto de la literoj elvenis el la latina alfabeto aŭ estas modifitaj latinaj literoj, kelkaj el ili elvenis el la greka alfabeto, kaj kelkaj aliaj ŝajne ne estas rilataj al iu ajn norma alfabeto.

Internacia Fonetika Alfabeto
fonetika alfabeto
Komencoaŭgusto 1888 vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
v • d • r

Priskribo

La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj esperantaj sonoj: /p/, /b/, /t/, /d/, /k/, /g/, /m/, /n/, /f/, /v/, /s/, /z/, /h/, /l/, /r/, /j/. Ankaŭ la kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, samas al la IFA-vokalliteroj.

La restantaj simboloj, kiuj estas komunaj inter la IFA-a kaj la latina alfabeto, kiel /c/, /ø/, /y/, kaj /w/, reprezentas sonojn kiuj estas skribataj per tiuj literoj en aliaj lingvoj (en tio w identas al esperanta ŭ). /c/ estas palatala plozivo, kiel en la indonezia lingvo. /y/ estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj (aŭ ü en la germana/turka/hungara/estona). La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolon por ĉiu fonemo, evitante du- aŭ tri-literaĵojn tiajn kiaj "sh" en la esperanta -h-sistemo, sx en la x-sistemo, "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana ktp.

La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu retrofleksa konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata alveola konsonanto, kun hoketo ĉe la fundo de la litero.

Diakritiloj povas esti kombinataj kun IFA-literoj por skribi modifetitajn fonetikajn sonojn aŭ artikulaciajn ŝanĝetojn. Ekzistas ankaŭ specialaj signoj por supersegmentaĵoj kiel akcento kaj tono.

Kiam oni enmetas IFA-literojn en alian skribmanieron, ili estas izolataj el la resto de la teksto aŭ per diagonalaj strekoj ("/") aŭ per angulaj brakumoj ("[" kaj "]"). Lingvistoj uzas brakumojn kiam ili skribas laŭparole kaj montras ĉiun aŭdeblan kvalitan distingon de ĉiu sono. Ili uzas diagonalajn strekojn por montri nur la distingojn inter sonoj, kiujn uzas la lingvo por distingi inter vortoj.

IPA-numeroj

Ĉiu IFA-litero havas propran numeron, por ne estu konfuzo inter similaj signoj (ekzemple, ɵ kaj θ, ɤ kaj ɣ, or ʃ kaj ʄ) dum presado de manskribaĵoj. Diversaj grupoj havas diversaj intervaloj de numeroj.[1]

Numerojn havas ne nur fonemoj, sed ankaŭ aliaj signoj. Ekzemple, la vasta antaŭa nerondigita vokalo [a] havas la numeron 304, la diakrita signo de centrigo [◌̈] havas numeron 415, do , do la vasta centra nerondigita vokalo [ä] havas IPA-numeron 304 415.

La alfabeto

Konsonantoj

PulmonikajBilabialo
Labial-
dentalo

Dentalo
Alveolaro
Post-
alveolaro

Retro-
flekso

Palatalo
Velaro
Uvularo
Faringalo
Epiglotalo
Glotalo
 Nepulmonikaj kaj pluaj simboloj
Nazalomɱnɳɲŋɴ Klaketo ʘǀǃǂǁ
Plozivop b t d ʈ ɖ c ɟ k ɡ q ɢ ʡ ʔ  Injektivo ɓ ɗ ʄ ɠ ʛ
Frikativoɸ β f v θ ð s z ʃ ʒ ʂ ʐ ç ʝ x ɣ χ ʁ ħ ʕ ʜ ʢ h ɦ  Ejektivo 
   Alproksimanto   β̞ ʋ ɹ ɻ j ɰ Ceteraj lateraloj ɺ ɫ
Triloʙ r ʀ Duoblartikulacia
alproksimanto 
ʍ w ɥ
Frapetoѵ ɾ ɽ Duoblartikulacia
frikativo 
ɕ ʑ ɧ
Laterala frikativoɬ ɮ Afrikato ts dz
Laterala alproksimantol ɭ ʎ ʟ Duoblartikulacia
plozivo 
k͡p ɡ͡b ŋ͡m

Noto 1: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas voĉan konsonanton.
Noto 2: Ombraj areoj reprezentas artikulaciojn juĝitajn maleblaj.

Vokaloj

Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu
AntaŭaCentraMalantaŭa
Malvastaiyɨʉɯu
ɪʏʊ
Mezmalvastaeøɘɵɤo
ə
Mezvastaɛœɜɞʌɔ
æɐ
Vastaaɶɑɒ

Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.

Supersegmentaĵoj

ˈĈefakcentita silabo
ˌDuarange akcentita silabo
ːLongeco
ˑDuone longa sono
˘Mallongegeco
.Silaba limo
|Malgranda akcentogrupo (silabareto)
Granda akcentogrupo (intonacio)
Kunligilo (manko de aparteco)

Tonoj kaj akcentoj

e̋ aŭ ˥Altega tono
é aŭ ˦Alta tono
ē aŭ ˧Meza tono
è aŭ ˨Malalta tono
ȅ aŭ ˩Malaltega tono
ěAltiĝanta tono
êMalaltiĝanta tono
Tona malaltigo
Tona altigo
Tutfraza tona altigo
Tutfraza tona malaltigo

Diakritiloj


Diakritaj signoj
n̥ d̥Senvoĉab̤ a̤Spire voĉat̪ d̪Dentala
s̬ t̬Voĉab̰ a̰Knare voĉat̺ d̺Langopinta
tʰ dʰAspiraciat̼ d̼Langolabialat̻ d̻Langlamena
ɔ̹Pli rondigitatʷ dʷBilabialigitaNazaligita
ɔ̜Malpli rondigitatʲ dʲPalataligitaNazala konsonantofino
Antaŭigitatˠ dˠVelarigitaLaterala konsonantofino
Malantaŭigitatˁ dˁFaringitaSen aŭdebla konsonantofino
ëAlcentrigitaVelarigita aŭ faringita
Mezigita kaj alcentrigitaMalvastigita
ɹ̩SilabnukleaVastigita
NesilabnukleaAntaŭigita langobazo
ə˞Ro-ecaMalantaŭigita langobazo

Noto: Kiam du signoj aperas en paro, la dekstra reprezentas rondigitan vokalon.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj