Švábovce

20° 21′ 27″ O / 49.02722 °N, 20.35750 °O / 49.02722; 20.35750 (mapo)

Švábovce (hungare Svábfalva [ŝvAbfalva], germane Schwabsdorf [ŝvabsdorf]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Švábovce
hungare: Svábfalva, germane: Schwabsdorf
municipo
Oficiala nomo: Švábovce
LandoSlovakio Slovakio
RegionoRegiono Prešov
DistriktoDistrikto Poprad
Historia regionoSupra Hungarujo
Parto deSpiŝo
SituoŠvábovce
 - alteco676 m s. m.
 - koordinatoj49° 01′ 38″ N 20° 21′ 27″ O / 49.02722 °N, 20.35750 °O / 49.02722; 20.35750 (mapo)
Areo9,1735 km² (917,35 ha)
Loĝantaro1 312 (31.12.2011)
Denseco143,02 loĝ./km²
Unua skribmencio1268
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo059 12
Telefona antaŭkodo+421-52
AŭtokodojPP
NUTS523950
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Švábovce
Retpaĝo: www.svabovce.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Situo

Švábovce situas laŭ ĉefvojo Spišská Nová Ves-Poprad (aŭtovojo kaj fervojo estas proksime). La lasta urbo troviĝas je 5 km.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1268 en latina formo "villa Sweui". En 1635 oni komputis tie 30 domojn. En 1787 272 vilaĝanoj loĝis en 44 domoj, en 1828 305 vilaĝanoj loĝis en 42 domoj. En la 1870-aj jaroj oni minadis manganon. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Svabócz, poste ĝi ricevis pli hungarecan nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Svábfalva 325 homoj, (slovakoj en majoritato, ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Sobota, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Švábovce 994 homoj, (906 slovakoj, 71 ciganoj).

Vidindaĵoj