Ciganoj

komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo

Ciganoj[1][2] aŭ prefere romaoj [3][4][5][6] (propralingve Roma[7]), aŭ roŭmoj[8][9][10] (Vidu ankaŭ sub Romaoj[11]) estas komuna nomo por etnoj kun komuna heredaĵo: sintioj kaj kaleoj.

Ciganoj
Flago
etno • Eŭropaj nomadaj gentoj
Hindarja grupo
Suma populacio
15 milionoj aŭ pli
Ŝtatoj kun signifa populacio
Barato Barato5,794,000
Turkio TurkioDisputita:
300,000 - 5,000,000
Rumanio RumanioDisputita:
535,250
(oficiala censo)
Aliaj taksoj:
700,000–2,500,000
Hispanio Hispanio600,000 ĝis 800,000
aŭ 1,500,000
Francio Francio500,000 (oficiala takso)
ĝis 1,200,000-1,300,000
Usono Usono1,000,000 (taksoj de ciganaj organizoj)
Hungario HungarioDisputita: 205,720 (oficiala censo);
Aliaj taksoj:
450,000-1,000,000
Brazilo Brazilo678,000–900,000
Bulgario BulgarioDisputita: 370,908 (oficiala censo) ĝis 700,000–800,000
Slovakio SlovakioDisputita: 92,500 aŭ 550,000
Serbio SerbioDisputita: 108,193 (oficiala censo)
500,000 taksita (540,000 inkl. Kosovo)
Rusio Rusio183,000 (oficiala censo 2002)
Grekio GrekioDisputita: 200,000
aŭ 300,000–350,000
Ukrainio Ukrainio48,000 (oficiala censo 2002)
Argentino Argentino300,000
Ĉeĥio ĈeĥioDisputita: 11,746
aŭ 220,000 ĝis 300,000
Nord-Makedonio Nord-MakedonioDisputita: 53,879
ĝis 260,000
Germanio Germanio110,000–130,000
Albanio AlbanioDisputita: 1,300 ĝis 120,000
Irano Irano110,000
Italio Italio90,000–110,000
Kanado Kanado80,000
Kolombio Kolombio79,000
Portugalio40,000
Pollando15,000 ĝis 50,000
Lingvo(j)
cigana lingvo, lingvoj de konkretaj regionoj
Religio
Romanipen, kombinita kun asimilo el lokaj religioj
vdr
Ciganoj en Eŭropo 0%                              10%.

Tradicie ili estis nomadoj kaj ankaŭ nuntempe ili formas diasporon de pli ol 10 milionoj da homoj[12]. La ciganoj venis origine el Barato, sed intertempe ili ankaŭ jam fiksloĝas en 30 landoj, precipe en Eŭropo[13], Ameriko [14] kaj okcidenta Azio (ekzemple Ŝinĝango)[15].

Eŭropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la angla nomo gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero IndusoSindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn.

Wiktoria Gabor ("Viki", cigandevena polino), venkintino de la 17a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019 en Glivico, Pollando
Khamoro Roma Festival 2007 Prague
Festivalo Khamoro Roma, Prago 2007

Ciganoj parolis variantojn de cigana lingvo (ili nomas sian lingvon romani)[16], sed dum la malnomadiĝo, plurlande parolis ciganan ĵargonon aŭ ekparolis, ofte kontraŭ sia volo, nur la landan lingvon kiel en Hispanio kaj Hungario[17].

Etimologio

La vorto mem "Cigano" estas termino rezulte de eksteraj perceptoj kiujn aliaj popoloj havis de 'ciganoj'. Ĝi venas de la greka vorto athínganos kiu estis la esprimo uzita rilate al la 11-a-jarcenta sekto de herezaj aŭguristoj en la Orientromia imperio. Ĝi ankaŭ havis la signifon "netuŝebla"[18]. Angloj opiniis, ke romaoj venis el Egiptio (Egypt), kaj tiel estiĝis la vorto gypsy (cigano)[18].

Romaoj kaj ciganoj ne estas sinonimoj

Ekzistas multaj homoj, kiuj uzas la vorton "cigano" sen scii, ke ĝi havas malestiman signifon por la koncerna popolo kaj ke ĝi stereotipas ankaŭ la vivstilon de la membroj de tiu malplimulto, ĉefe en orienteŭropaj landoj[18]. Kvankam nuntempe pli kaj pli estas uzata la vorto "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj", la Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj tial rekomendas uzi la terminon Roma (en Esperanto: romaoj), nomo kiun ili propralingve uzas por priskribi sin, tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj"[19].

La rekte koncernatoj nomas sin prefere per la vorto „Rom” aŭ plurale "'Roma"[11], kiu signifas „(edziĝinta) viro”, "Romni" kiu signifas "(edziĝinta) virino", "Romnija" (ina pluralo) aŭ per la vorto „manuŝ”, kies signifo estas „homo”[19]. Malstrikta traduko de la vorto "Rom" (romao) el la lingvo de la romaoj (RromaniRromanes) simple signifas "homo", kio finfine estu la maniero, laŭ kiu ĉiuj vidu romaojn kiam oni parolas pri ili.

Iuj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj kaj la usona Library of Congress, uzas la terminon Romani [89]. Tamen la Konsilio de Eŭropo kaj aliaj organizaĵoj konsideras, ke "Roma" estu la ĝusta termino rilata al ĉiuj rilataj grupoj, sendepende de iliaj devenlandoj, kaj rekomendas, ke la termino Romani, kelkfoje literumata kiel Rromani, estu limigita al la lingvo kaj kulturo: lingvo romani, kulturo romani. [87]

Ciganoj

La vorto "cigano" ne povas esti disigita de ĉi pli ol 500 jaroj da sklaveco en la teritorioj de nuntempa Rumanio, kie la esprimo "cigano" (en la rumana "țigan") iĝis sinonima de "sklavo". Tiu sklaveco daŭris de la alveno de romaoj en Eŭropo en la 13-a jarcento ĝis meze de la 19-a jarcento[18]

La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata, kvankam kelkaj romaaj komunumoj mem elektas plu uzi la vorton "cigano"[18].

En la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano".

Popolo senteritoria

La romaoj perdis sian ŝtatanecon en la restrukturado de pluraj eŭropaj landoj dum la pasintaj jardekoj.

Ciganio ne havas geografiajn limojn, neniun referencan teritorion, sed determinantoj estas sociaj, lingvaj kaj psikologikaj limoj[20].

Vaida Voivod III (Ionel Rotaru) estis politika aktivisto kiu klopodis fondi en 1960 la Communauté Mondiale Gitane (Tutmonda Romaa Komunumo) kiu celis interalie sendependan ŝtaton nomata Romanestan[21].

En 1998 romaoj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton kun propraj flago, himno kaj parlamento: Ciganio.

Diaspora vivo

Ĉirkaŭ la 10-a jarcento romaoj komencis iri de nordokcidenta Barato kaj Pakistano al okcidento[15].

La romaoj formas popolgrupon kiu vivas precipe en orienta Eŭropo, en la ĝermanaj landoj ankaŭ konataj sub la nomo sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj sub la nomo kalé (kaleoj). La termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.

Azerbajĝano

En regiono Jevlaĥ loĝas komunumo kies membroj parolas la kurdan, nomas sin "ajem-kurdoj" kaj asertas ke iliaj prapatroj translokiĝis tien el Irano en la 1940-aj — 1950-aj jaroj. Tamen lokanoj, etnologoj kaj la ŝtata statistiko konsideras ilin ciganoj. Laŭ neoficialaj datumoj en 2012–2014 en Azerbajĝano loĝis proksimume 10 000 ciganoj, inkluzive de 2 500 en Jevlaĥ. Laŭ datumoj de lokaj etnologoj, jam antaŭ la foriro el Irano tiuj ĉi homoj estis islamanoj (plejparte ŝijaistoj), parolis la kurdan kaj sin konsideris kurdoj. Ili estas malriĉaj kaj socie izolitaj[22].

Brazilo

En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkajn prezentaĵojn, legas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Fizike ili estas nigra-haŭtaj. La aliaj estas la romaoj kiuj venis el la Orienta Eŭropo en 20-a jarcento post la Dua mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro ceremoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj.

Persekutoj

Tria Regno genocide ekstermis ciganojn. En Mez-Orienta Eŭropo plimulto mortis en germanaj-naziaj ekstermejoj. Romaoj indikas la ekstermon per la nomo Porajmos[23].

  • 18.11.1942: En Litovio komandanto de la germana sekureca polico kaj SD, Karl Jeger, ordonis fermi ĉiujn litovajn ciganojn en tendaro en Ežerėlis (distrikto Kaunas) kun konfisko de ilia posedaĵo
  • 13.11.1943: Germana polico pafmortigis polinon kun 10 ciganoj kaŝitaj ĉe ŝi.

Kulturo

Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis siajn identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Nuntempaj artistoj kiel koncepta artisto Damian Le Bas[24][25] rekreas la romaan identecon partoprenantaj en nuntempaj artaj ekspozicioj kiel la Venecia Bienalo[26] montrantaj ke la romaa identeco estas ne homogena sed ke ĝi scias adapti sin al ŝanĝantaj cirkonstancoj kaj eĉ kapablas je kultura mikso. Tiel ĝi povas servi kiel modelon por moderna, transnacia identeco.

Cigana feminismo aŭ feminismo romaa, estas feminismo, kiu antaŭenigas seksan egalecon, la batalon kontraŭ sociaj malegalecoj kaj la defendon de la integriĝo de virinoj en malsamaj sferoj de la socio, laŭ maniero kongrua kun la izolado de la kulturo kaj de la valoroj de la romaoj.

Religio

Ĥoraĥanaj romaoj (nacireligia nomo el "turkaj" "islamanoj") estas ciganoj de sunaisma islama kredo en la Balkana duoninsulo, Turkio kaj Turka Respubliko Norda Kipro, de kie kelkaj migris ankaŭ al Norda kaj Suda Ameriko kaj Italio kaj aliaj okcidenteŭropaj landoj. La cirkumcido de knaboj estas festata en granda maniero[27][28].

Dasikanaj romaoj estas religia kaj etna ombreltermino por kristanaj ciganoj en Balkana duoninsulo, precipe en Bulgario, kiuj uzas la romaan lingvon, sendepende de ties malsamaj grupoj aŭ profesioj. Bapto estas granda evento por ili. La plimulto estas kredantoj de la malnova ortodoksisma kristanismo, kaj estas ankaŭ kelkaj malmultaj kredantoj de Pentekosta Kristanismo[29].

La Malnova Dualisma-Religio de la romaoj estas simpla kredo en Devla-Dio kaj Beng-Satano .[30]. Estas neniuj sanktaj libroj sed Pastroj nomitaj Rashai , la pastro-edzino estas nomita Rashani .[31][32]. Nur romao aŭ parta romao povas esti membroj.[33]

Lingvo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romaa lingvo.

Almenaŭ 3 milionoj da romaoj parolas la romaan lingvon (Romani) tra la mondo, kiu apartenas al la hind-arja branĉo de la hindeŭropaj lingvoj[15], Ĝi ankaŭ estas la plej proksima eŭropa parenco de Sanskrito. Multaj romaoj scipovas paroli du aŭ pli da lingvoj. La romaa estas agnoskata diversgrade kiel malplimulta lingvo en Kosovo, Makedonio, Rumanio, Kroatio, Slovakio, Slovenio, Germanio, Finnlando, Hungario, Norvegio, Svedio kaj Aŭstrio[15].

Simbolaj tagoj kaj lokoj

  • 8-a de aprilo: La Internacia Romaa-tago estas festata ĉiujare je la 8a aprilo memore al la malfermo de la unua internacia Roma-kongreso okazinta en Londono ekde la 8-a de aprilo 1971.
  • 2-a de aŭgusto: la memortago de 'porajmos' depost 1992 rememorigas tiun tagon ĉiujare ilian 'holokaŭstan' version, el kiu estiĝis rememoriga himno nomata gelem gelem[34].
  • 10-a de decembro: Tago de la romaaj homaj rajtoj[35].

Literaturo

Kelkaj cigandevenaj verkistoj: Veijo Baltzar, Luminița Cioabă, Edward Dębicki, Lafcadio Hearn, Ronald Lee, Bronisława Wajs.

Muziko kaj danco

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo [Ciganoj kaj hispanaj dancoj].

Ciganaj muzikĝenroj estas Flamenko kaj Ciganaj fanfaroj de Serbio, Makedonio, kaj Bulgario

Kelkaj ekzemploj en kiuj ciganoj rolas en aligentaj muzikkulturoj:

Jen kelkaj cigandevenaj kantistoj, muzikistoj:

Nicolas Reyes, Aladár Pege, Ginesa Ortega, Irini Merkouri, Sofi Marinova, Roby Lakatos, Félix Lajkó, Edyta Górniak, Rosario Flores, Diego El Cigala, Drafi Deutscher, Camarón de la Isla, Sandro de América, Pista Dankó, Georges Cziffra, Panna Cinka, Manolo Caracol, Iva Bittová, János Bihari, Kálmán Balogh, Elek Bacsik, Carmen Amaya, Remu Aaltonen, Ida Kelarová, Shutka Roma Rap, Marianne Rosenberg...

Filmoj

Fanfan la Tulipe

Ladje Drom (Latcho Drom)

Carmen kaj Lola

Terra Franca / Ashore (2018)[37]

Gadjo dilo

Cigana Romancaro.

I met some happy gypsies

Famaj ciganoj

Juan de Dios Ramírez Heredia – hispana politikisto, eksa membro de la Eŭropa Parlamento kaj fondinto de Unión Romaní, ligita al Romano Internacionalno Jekhetanipe (Internacia Romani Unuo)

Django Rheinhardt (gitaristo kaj komponisto)

Marcel Courthiade (esploristo pri la 'Rromani'-skribo, lingvo kaj kulturo)

Bronisława Wajs - Papuŝa (verkisto, poeto)

Veijo Baltzar (dramaturgo, verkisto, artisto)

Gipsy Kings (muzikgrupo)

Damian Draghici (membro de la Eŭropa Parlamento)

Lívia Járóka (unua romaa parlamentanino en la Eŭropa Parlamento)

Bibliografio

(angla) Carol Silverman, Romani Routes: Cultural Politics and Balkan Music in Diaspora, eld. Oxford University Press, 2012, ISBN 978-0-19-983278-1

(angla) Ian Hancock, We are the Romani people. UHP, 2002, 180 p., ISBN 1-902806-19-0

(angla) Nicolae Gheorghe & Andrzej Mirga, The Roma in the 21st century: a policy paper, Princeton University: Project on Ethnic Relations, 1997

(angla) Damian Le Bas, Thomas Acton: All Change. Romani Studies Through Romani Eyes. University of Hertfordshire Press, Herfortshire 2010.

(angla) August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995

(franca) Le Conseil de l'Europe et les Roms: 40 ans d'action (La Konsilio de Eŭropo kaj la Romaoj: 40 jaroj de agado),

(franca) J'ai vu pleurer un vieux tsigane, Editions Oskarson, 2011, ISBN 978_2_3500_0701_4

(itala) Santino Spinelli, Rom gente libere, 2013, 256 paĝoj.

En Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 35-an ĉapitron "Ciganoj kaj ciganaj fabeloj" al komentoj pri tiu popolo, ĉefe pri ties historio kaj antropologio; poste ŝi rakontas du anekdotojn pri romaoj (ciganoj).[38]

Savojarda romao, en: Arkivo de la revuo Etnismo, nro 85 Arkivigite je 2018-03-06 per la retarkivo Wayback Machine (PDF Arkivigite je 2018-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, 31-5-2010), p. 15-18

Els de Groen, verkistino kaj batalanto por minoritatoj, La balkana verda stelo, la 1-an de marto 2017, paĝoj 1-18, donas interalie informojn pri famaj romaoj[8].

Bildoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Vekiĝo de la romaa komunumo, Le Monde Diplomatique en Esperanto

(de) Sabine Adler, Vom Rand in die Mitte der Gesellschaft, Deutschlandfunk.

(en) Khetanes, romaa arta fondumo

(de) Roma-Generacio 2.0 ĉe la tutmonda romaa festivalo KHAMORO

(en) Romaa Filmfestivalo

(en/hu) Neformala Romaa Eduka Fondumo/ UCCU pri promenitinerioj (romae: thaj Romnya) en Budapeŝto kaj Pécs kun junaj ciganaj ĉiĉeronoj formitaj de UCCU por klarigi ciganajn valorojn kaj antaŭjuĝojn.

(angla) European Roma Cultural Foundation Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine (Eŭropa Romaa Kultura Fondumo)

(en, fr, de) Romaa historio kaj kulturo

(angle) Ekstermado fare de la nazia reĝimo Arkivigite je 2012-09-29 per la retarkivo Wayback Machine

(angle) RomNews Society

(angle, romae, france) Eŭropa Forumo de romaoj kaj vojaĝantoj

(angle) Specalized Library with Archive "Studii Romani"

(franca, angla) Romaoj kaj ciganoj - eŭropa kulturo - prezentado kun bildoj, 2003, Marseille.

(turka, angla subteksto) Elma Arus (turka dokument-filmistino)

Referencoj