Șura Mare

komunumo en Rumanio

Șura Mare [ŝura mare] (hungare: Nagycsűr, germane: Groß-Scheuern, mezepoke Gross-Schewern) estas komunumo en Rumanio norde de Sibiu. En 1910 ĝi havis 2 116 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 2 287 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1332. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi Hamba.

Șura Mare
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando Rumanio
Distrikto distrikto Sibiu
AlinomeNagycsűr (hungare), Gross-Scheuern (germane)
Iama hungara departementoSzeben
Situo, 24° 10′ O (mapo)45.852524.1745° 51′ N, 24° 10′ O (mapo)
Șura Mare (Rumanio)
Șura Mare (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro440 m
Poŝtkodo557265
Loĝantaro
– komunumo3.769 (en 2011)
– vilaĝo2,974 (en 2011; 2.575 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA145774
vdr

Șura Mare estas ligita al Sibiu kaj al la aŭtovojo A1 per la nacia vojo DN14. Pro sia proksimeco al Sibiu ĝi povis inter la censoj de 2002 kaj de 2011 signife kreskigi sian loĝantaron.

Fonto

24° 9′ 30″ O / 45.85000 °N, 24.15833 °O / 45.85000; 24.15833 (mapo)

Preĝejo de Șura Mare

Vidindaĵo

Gravaj personoj

Eksteraj ligiloj