4-a jarcento a.K.
jarcento antaŭ nia erao
◄ |2-a jarmilo a.K. |1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | ►
◄ |6-a jarcento a.K. |5-a jarcento a.K. |4-a jarcento a.K. | 3-a jarcento a.K. | 2-a jarcento a.K. | ►
La 4-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 400 kaj finiĝis la 31-an de decembro 301 antaŭ nia erao.
Eventoj kaj evoluoj
Okcidenta Mediteraneo
- -396: La armeo de Romio sukcesis detrui la etruskan ĉefurbon Vejo.
- -396: La keltoj sub gvido de Brennus konkeris Romon.
- -367: La ne-nobeloj ("pleboj") gajnis politikan influon en Romio kaj de tiu jaro nomumis unu el la du respublikaj konsuloj.
Orienta Mediteraneo kaj okcidenta Azio
- -387: Finiĝis la Milito de Korinto.
- -387: Platono fondis sian akademion, filozofian lernejon, en Ateno.
- -371: La greka urbo Teboj venkis la urbon Sparto kaj iĝis la gvida urboŝtato en antikva Grekio.
- -360: Nektanebos la 2-a ekregis kiel lasta egipti-devena faraono de antikva Egiptio.
- -359: Filipo la 2-a iĝis reĝo de Makedonio.
- -356: Herostratos bruligis la Templon de Artemiso en Efezo.
- -338: La makedona armeo venkis aliancon de la urboj Ateno kaj Teboj.
- -337: Ekestis la "Korintia Ligo": Ĉiuj grekaj urboj krom Sparto rekonis la makedonan reĝon Filipo la 2-a kiel hegemonia reganto de Grekio.
- -336: Aleksandro la Granda post la murdiĝo de Filipo iĝis reĝo de Makedonio.
- -335: Aristotelo en Ateno fondis sian lernejon, la "Lykeion" - la liceoj de multaj postaj jarcentoj transprenis tiun nomon. Samjare Darius la 3-a iĝis grandreĝo de Persio, kaj Aleksandro la Granda konkeris Trakion.
- -334: Aleksandro la Granda komencis la militan atakon kontraŭ la Persa Imperio kun 5.000 rajdantaj kaj 30.000 piediraj soldatoj. Lia armeo venkis ĉe Granikos.
- -333: La makedona armeo venkis la persan sub ties grandreĝo Darius la 3-a en la batalo de Isos.
- -331: Aleksandro la Granda en Egiptio fondis la urbon Aleksandrio kaj en Memfiso kroniĝis la nova faraono de antikva Egiptio.
- -323: En Babilono Aleksandro mortis sen heredantoj, kaj en lia imperio ekestis interna milito pri la plua gvidado de la regno.
- -301: Post la batalo de Ipsos la divido de la aleksandra imperio estis definitiva.
Azio
- -360: En Ĉinio konstruiĝis la kanalo Ĉang-Jiang. Pluregis la orienta dinastio Zhou.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub