4-hiperkuba kahelaro

En geometrio, la 4-hiperkuba kahelaro estas regula kahelaro de la eŭklida 4-spaco.

4-hiperkuba kahelaro
Bildo
Perspektiva projekcio de 3x3x3x3 ruĝa kaj blua ŝakluda tabulo.
SpecoRegula 4-kahelaro
Hiperkuba kahelaro
Vertica figuro16-ĉelo
(16 4-hiperkuboj {4,3,3} ĉirkaŭ ĉiu vertico)
Latera figuroOkedro
(8 kuboj {4,3} ĉirkaŭ ĉiu latero)
Simbolo de Schläfli{4,3,3,4}
{4,3}x{4,3}
{∞}x{∞}x{∞}x{∞}
{4,3,31,1}
Figuro de Coxeter-Dynkin


EdrojKvadratoj {4}
ĈelojKuboj (4.4.4)
4-hiperĉeloj{4,3,3}
Geometria simetria grupo[4,3,3,4]
[4,3,31,1]
PropraĵojVertico-transitiva, latero-transitiva, edro-transitiva, ĉelo-transitiva
DualaMem-duala
v • d • r

Kvar 4-hiperkuboj kuniĝas je ĉiu edro, kaj do la kahelaro estas pli eksplicite nomata kiel ordo-4 4-hiperkuba kahelaro. La kahelaro estas simila al:

  • 5-hiperkubo {4,3,3,3} - la regula 5-hiperkubo, kiu ekzistas en 5-spaco kun 3 4-hiperkuboj ĉirkaŭ ĉiu edro.
  • Ordo-5 4-hiperkuba kahelaro {4,3,3,5} - la regula kahelaro de hiperbola 4-spaco kun 5 4-hiperkuboj ĉirkaŭ ĉiu edro.

La 4-hiperkuba kahelaro estas la unu el tri regulaj kahelaroj de la eŭklida 4-spaco. La aliaj du estas la 24-ĉela kahelaro kaj la 16-ĉela kahelaro.

La 4-hiperkuba kahelaro estas analoga de la kvadrata kahelaro de la ebeno kaj la kuba kahelaro de 3-spaco.Ĝi estas ero de familio de hiperkubaj kahelaroj - la {4,3,...,3,4} kahelaroj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8, p.296, Tabelo II: Regulaj kahelaroj