7-Eleven

7-Eleven (en la angla : Seven-Eleven7-Eleven, signifanta 7-11, do sep-duk unu) estas internacia ĉeno de oportunaj butikoj, bazita en Usono. La komenco de la kompanio estis en 1927, kiam naskiĝis la ideo de la oportuna vendejo. En decembro 2022, ĝi estas la tria plej granda nutroĉeno en la mondo post Walmart kaj Costco.

7-Eleven
convenience store chain • negoco • ĉeno de benzinejoj • varomarko vd
Dum1927 - nekonata/nuntempe
SidejoIrving
LandoUsono
Dungitoj31 500 (stato: 31-a de decembro 2004)
Partoprenanta7Now vd
TTTOficiala retejo
vdr

En 2007, la nombro de la filioj de la firmao estis pli granda ol tiu de la rapidmanĝeja ĉeno McDonald's. Ekde tiam, la merkata ĉeno fariĝis la plej granda en la mondo, kun pli ol 50,250 vendejoj tutmonde. La ĉeno funkcias en pluraj landoj, inkluzive de Usono, Aŭstralio, Japanio, Kanado, Filipinoj, Tajlando, Honkongo, Ĉinio, Tajvano, Malajzio, Danio, Tajvano kaj Svedio.

En la unuaj jaroj, la butikoj de la firmao estis malfermitaj de la sepa matene ĝis la dekunua nokte, tial la nomo de la firmao adoptita en 1946, anstataŭe de la nomo "Totham". Ekde la 1960-aj jaroj, la malfermhoroj disetendiĝis, kaj nuntempe la plej multaj vendejoj estas malfermitaj 24 horojn tage kaj ĉiun tagon de la semajno [1].

Referencoj

Eksteraj ligiloj