Aŭstralazia Mediteranea maro
Aŭstralazia Mediteranea maro aŭ Aŭstralazia Mediteraneeca maro estas mediteraneeca maro en la areo inter Sudorienta Azio kaj Aŭstralazio.[1] Ĝi konektas la Hindian kaj la Pacifikan oceanojn.[2] Ĝi havas maksimuman profundon de 7,440 m[3] kaj surfacan areon de 9.08 milionoj da km².
Aŭstralazia Mediteranea maro | |
---|---|
mediteraneeca maro [+] | |
Akvejo | Pacifiko, Hindia oceano |
Koordinatoj | , 114° 0′ 0″ O (mapo)11141° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ O (mapo) |
Areo | 9 080 000 km² (908 000 000 ha) [+] |
Aŭstralazia Mediteranea maro | |
Geografio
Kontraste al la Amerika Mediteranea maro kaj al la Mediteranea maro mem, ĝi ne estas ĉirkaŭata de kontinentoj, nur de insuloj kaj duoninsuloj. Ĝi inkludas la jenajn marojn:
- Sudĉina maro - 3.5 milionoj da km²
- Banda maro - 695,000 km²
- Arafura maro - 650,000 km²
- Timora maro - 610,000 km²
- Java maro - 320,000 km²
- Golfo de Tajlando - 320,000 km²
- Golfo de Karpentario - 300,000 km²
- Sulavesa maro - 280,000 km²
- Sulua maro - 260,000 km²
- Floresa maro - 240,000 km²
- Maluka maro - 200,000 km²
- Golfo de Tonkino - 126,250 km²
- Halmahera maro - 95,000 km²
- Balia maro - 45,000 km²
- Savua maro - 35,000 km²
- Golfo de Joseph Bonaparte - 26,780 km²
- Serama maro - 12,000 km²
- Johoraj Markoloj
- Lomboka Markolo
- Luzona Markolo
- Makasara Markolo
- Malaka Markolo
- Gŭangdonga Markolo
- Singapura Markolo
- Tajvana Markolo
- Sunda Markolo
Ŝtatoj kun marbordo al la Aŭstralazia Mediteranea maro estas jenaj: Aŭstralio, Brunejo, Ĉinio, Indonezio, Kamboĝo, Malajzio, Papuo-Nov-Gvineo, Filipinoj, Singapuro, Tajvano, Tajlando, Orienta Timoro kaj Vietnamio. Ĝi inkludas markolojn Malaka, Singapura kaj Luzona, kaj apudas al duoninsuloj Hindoĉinio kaj Malajzio.