ANZUS

milita alianco inter Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono

La Australia, New Zealand, United States Security Treaty (ANZUSANZUS Traktato, traduke Traktato por Sekureco de Aŭstralio, Novzelando, Usono) estas la interkonsento por kolektiva sekureco de 1951 kiu ligis la landojn Aŭstralio kaj Novzelando kaj, separate, Aŭstralio kaj Usono, por kunlabori en militaj aferoj en la regiono de la Pacifika Oceano, kvankam nuntempe la traktato utilas rilate al konfliktoj tutmonde. Ĝi asertas ke armita atako kontraŭ ajna el la tri partioj estus danĝera ankaŭ por la aliaj, kaj ke ĉiuj devas agadi por kontraŭi la komuna minaco. Ĝi postulas komitaton de ministroj pri eksterlandaj aferoj kiuj kunsidas por konsultado.

ANZUS
emblemo
traktato • milita alianco • internacia organizaĵo
Komenco29-a de aprilo 1952 vd
vdr

La traktato estis unu el serio kiun Usono formis en la epoko de 1949-55 kiel parto de kolektiva reago al la supozata minaco fare de komunismo dum la Malvarma Milito.[1] Novzelando estis ĉesigita el ANZUS en 1986 ĉar ĝi iniciatis la kreadon de senatombomba zono en siaj teritoriaj akvoj; fine de 2012 Usono nuligis malpermeson pri vizitoj de novzelandaj militŝipoj konduke al malstreĉigo. Novzelando pluhavas senatombomban zonon kiel parto de sia eksterlanda politiko kaj ne estas parto de ANZUS, dum Usono pluhavas ambiguan politikon ĉu militŝipoj portu atomajn armilojn aŭ ne, tamen Novzelando plutenas ŝlosilajn aferojn de la traktato de ANZUS en 2007 (nuntempe okazas dupartiaj kunsidoj de ANZUS nur inter Aŭstralio kaj Usono).[2][3]

Referencoj