Aaron Ciechanover

Aaron J. Ciechanover (n. 1-a de oktobro 1947 en Ĥajfo, Israelo) estas israela biokemiisto, kiu ricevis en 2004 la Nobel-Premion pri Kemio pro la malkovro de ubikvitino-direktita proteina degeneriĝo, kune kun Avram Hershko kaj Irwin Rose.

Aaron Ciechanover
Nobel-premiito
Persona informo
Aaron Ciechanower
Naskiĝo1-an de oktobro 1947 (1947-10-01) (76-jaraĝa)
en Ĥajfo
Lingvojanglahebrea vd
ŜtatanecoIsraelo vd
Alma materHebrea Universitato de Jerusalemo • Hadassah Medical Center • Teĥnion vd
Familio
GefratojJoseph Ciechanover vd
Profesio
Okupobiokemiisto • kemiistokuracistopedagogo • universitata instruisto vd
Laborkampobiologiokemio vd
Aktiva enTeĥnion vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ciechanover doktoriĝis en 1981 ĉe Technion (Israel Institute of Technology) en Ĥajfo. Nuntempe li estas tie profesoro pri biokemio kaj direktoro de Rappaport Family Institute for Research in Medical Sciences ĉe Technion.