Acer Inc.

Tajvana elektronika firmao

Acer (ĉine 宏碁股作有限公司; en pinjine : Hóngqi Gǔfèn Yǒuxiàn Gōngsī ) estas tajvana multnacia aparataro kaj elektronika produktadfirmao situanta en Novtajpeo, Tajvano [1]. La produktoj de la firmao inkluzivas personajn komputilojn kaj tekokomputilojn, tabulkomputilojn, servilojn, elektronikajn stokadkomponentojn, ekranojn, kaj saĝtelefonojn. Acer estas la kvara plej granda komputilfabrikisto en la mondo [2].

Acer Inc.
negoco • entrepreno • firmao pri teknologio vd
Dum1-a de aŭgusto 1976 - nekonata/nuntempe
Jura formopublika kompanio
FondintojStan Shih vd
SidejoNovtajpeo
LandoTajvano
Dungitoj7 240 (stato: 2019)
Agokampokomputilosaĝtelefonotabulkomputilokomputila ekranotelevidoaparataroprogramaro
ISIN-kodoTW0002353000
filiaj kompaniojAcer (United States) • Altos Computer Systems • Packard Bell • AOPEN • Gateway vd
Posedataj kompaniojAOPEN • E-TEN • eMachines • Packard Bell • Gateway • Acer vd
TTTOficiala retejo
vdr

En la fruaj 2000-aj jaroj, Acer lanĉis novan komercmodelon, kaj transformis de produktanto al programisto kaj merkatisto, kontrolante la produktadprocezon tra la produktantoj [3].

Historio

Acer estis fondita fare de Stan Shih en 1976 sub la nomo "Multitech". La firmao komencis kiel distribuisto de elektronikaj komponantoj kaj specialiĝas pri la kampo de procesoroj. Ĝi produktis la Micro-Professor-komputilojn, iĝante eminenta komputilproduktanto. La nomo de la firmao tiam estis ŝanĝita en 1987 al Acer.

En 1993 la firmao raportis profiton de 35 milionoj da dolaroj. La totalaj vendoj estis taksitaj je proksimume 3 miliardoj da dolaroj en 1994, kaj la profito altiĝis al 205 milionoj da dolaroj. En 1995, la firmao avancis de 14-a ĝis 9-a loko inter la plej grandaj komputilproduktantoj, ombrigante firmaojn kiel ekzemple HP, Dell, kaj Toshiba.

En 1998 la firmao spertis internan ŝanĝon de reorganizado. Ekzistis neniu ŝajna efiko post la ŝanĝo kaj akciaj prezoj falis, kaj la firmao spertis alian ŝanĝon. Unu el la ĉefaj kialoj de la granda falo en la agado de la kompanio en la mondo estas la interkonsento, kiun ĝi subskribis kun IBM en junio 1999. La amplekso de ĉi tiu interkonsento, kiu tiutempe estis konsiderata la plej granda interkonsento subskribita de tajvana kompanio kun usona kompanio, estis 8 miliardoj da dolaroj. Kiel parto de ĝi, Acer laŭsupoze aĉetis durdiskojn, iĉojn kaj alian ekipaĵon de IBM, dum IBM entreprenis aĉeti Acer-komputilojn en OEM-interkonsento (triapartia produktadinterkonsento) sub kiu Acer produktas komputilojn, venditajn sub la IBM-varmarko.

Sekve la malrapidiĝon en la komputilmerkato en 2000, IBM tranĉis la volumenon de mendoj de Acer, kaj la firmao falis en problemon. Tamen ĝiaj problemoj ne finiĝis tie. En 2000, ĝia akcio perdis 81% de sia valoro, dum la borso en Tajvano falis nur je 44%. Acer estis devigita maldungi ĉirkaŭ 10% de sia laborantaro kaj enkonduki dramecan reorganizplanon. Kiel parto de ĉi tiu plano, Acer forigis sian produktadkomercon favore al fokuso pri evoluo kaj dezajno lasante la produktadkomercon al OEM-kompanioj. Ĉe la fino de 2000, Acer decidis dividiĝi en du sendependajn firmaojn: firmao por markitaj Acer-komputiloj, kaj firmao kiu funkcias kiel produktadentreprenisto por aliaj markoj (Wistron) [4].

La strategio estis ĝusta, kaj funkciis precipe en Eŭropo, kie la firmao iĝis gvida marko en la kampo de komputiloj. En 2003, la vendoj de Acer kreskis je 48% ĝis la nivelo de 4,6 miliardoj da dolaroj, kio lokis ĝin en la 5-a loko inter la komputilfabrikistoj en la mondo. La firmao daŭre kreskis kaj plibonigis siajn merkatigstrategiojn, kaj en 2006 ĝia ĉiujara vendo superis 16 miliardojn da dolaroj. La merkatparto de Acer malpliiĝis en Usono samtempe kun granda pliiĝo en Eŭropo [5][6].

En 2008 la firmao aĉetis Packard Bell-n [7].

Galerio

Referencoj

Eksteraj ligiloj