Saĝtelefono

kombinita portebla telefono kaj portebla komputilo

Saĝtelefono[1][2][3], nomata en Esperanto ankaŭ smartfono[4][5][6][7] (forme plej internacia), aptelefono, plurfunkcia poŝtelefono[1], inteligenta telefono[8], lerta telefono[9][8]kompufono[8] estas multfunkcia poŝtelefono.

Saĝtelefono (smartfono) Samsung Galaxy Z Fold (2019) kaj Samsung Galaxy Z Flip (2020)
Saĝtelefono (smartfono) Samsung Galaxy Z

Krom por telefoni, saĝtelefonoj taŭgas kutime interalie por retumi, foti, filmi, navigi, spekti videojn, aŭdigi sondosierojn, uzi komputilajn ludojn kaj tiel plu. Grava diferenco inter saĝtelefonoj kaj aliaj poŝtelefonoj estas tio, ke en tiu mankas butonoj. La navigado povas okazi helpe de diversaj fingrotuŝoj de la ekrano.

Programaro

La plej multaj saĝtelefonoj uzas la operaciumojn iOS (iPhone de Apple) kaj Android. La tria operaciumo Windows Phone kiun uzis Nokia (Lumia) ĉesis en 2018 kaj nun Lumia-aptelefonoj ankaŭ uzas la operaciumon Android. Symbian kaj Firefox OS estas malaperintaj operaciumoj. Ubuntu Touch ne plu estas subtenata de Canonical Ltd.

Oni povas uzi aplikaĵojn (apo) dekomence haveblajn kun la operaciumo, kaj aldone eblas instali aliajn apojn el iu deponejo: Apple App Store, Google Play Store, BlackBerry App World. Por saĝtelefonoj rulataj de Android ekzistas ankaŭ ceteraj deponejoj, ekzemple: Aptoide, Cafe Bazaar, F-Droid, GetJar, Opera Mobile Store, SlideME.

Referencoj

Vidu ankaŭ