Adrianus Spigelius

belga anatomiisto, kirurgo kaj botanikisto

Adriaan van den Spiegel (1578-1625) estis belga anatomiisto, kirurgo kaj botanikisto, lernanto de Girolamo Fabrizio kaj Julius Casserius kaj sampatrujano de Andreo Vesalio. Liaj ĉefaj kontribuaĵoj kuŝas en la sfero de la embriologio, neŭroanatomio kaj hepato-stomaka anatomio, kie li priskribis interalie la hepatan lobon kiu portas lian nomon. Li studis la malarion kaj unue priskribis hernion, al kiu li nomis hernio de spigelio. Kiel botanikisto li faris kelkajn laborojn kaj estis omaĝita de Karolo Lineo per la genro spigelia, el kiu oni konas tri speciojn.

Adrianus Spigelius
(1578-1625)
Flandra anatomiisto
Flandra anatomiisto
Persona informo
Adriaan van den Spieghel
Naskiĝo1578
en Bruselo,  Belgio
Morto7-a de aprilo 1625
en Padovo,  Italio
Lingvojlatinanederlanda vd
LoĝlokoPadovo vd
ŜtatanecoSuda Nederlando • Venecia respubliko vd
Alma materUniversitato de Padovo
Universitato de Loveno
Profesio
Okupoanatomo • kirurgo • botanikistokuracisto vd
Laborkampomedicinokirurgioanatomio vd
Aktiva enPadovo vd
Doktoreca konsilistoGirolamo Fabrizio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Elektitaj publikaĵoj

Frontispico de la verko De Humani Corporis, postmorte eldonita en 1627
  • Isagoges in rem herbariam, libri duo, 1606
  • De semitertiana libri quatuor,, 1624
  • De formatu foetu, 1626
  • Adriani Spigelii Brŭellensis equitis D. Marci ... De formato foetu liber singularis : aeneis figuris exornatus : epistolae duae anatomicae : tractatus de arthritide : opera posthuma, 1626
  • De humani corporis fabrica, 1627
  • Opera quae extant omnia, Amsterdam, Johannes Blaeu, 1645

Literaturo

Vidu ankaŭ