Agazias Sĥolastikos
(Alidirektita el Agathias Scholasticus)
Agazias Sĥolastikos (greke: Ἀγαθίας ὁ Σχολαστικός, latine: Agathias Myrinaeus; naskiĝinta ĉ. 530 en Sandarlik apud Aliağa) estis greka poeto kaj historiografo kaj amiko de Paulus Silentiarius.
Agazias Sĥolastikos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 535 en Myrina |
Morto | en Konstantinopolo |
Lingvoj | mezepoka greka • antikva greka |
Ŝtataneco | Bizanca imperio |
Okupo | |
Okupo | historiisto poeto epigramisto advokato verkisto |
Verkoj | Agathias Historiae Patria of Myrina |
Estante filo de la retoro Memnonio, li de 554 vivis li en Konstantinopolo kiel advokato. Danke al la okvoluma Cyclus li konsidereblas kunfondanto de Anthologia Graeca (kiu enhavas de li ankoraŭ 101 epigramojn).
Sed komplete konserviĝis lia altvalora verko Historiae kiu kontinuigis en kvin libroj la verkon de Prokopio el Cezareo. Malgraŭ baroka prezentostilo temas pri grava fonto de la historio de la Bizanca imperio por la jaroj inter 552 kaj 557.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 1. Leipzig 1905, p. 163 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov