Agripina

edzino de Romia imperiestro Klaŭdio; la patrino de la Romia imperiestro Nerono

Julia Agrippina (6a de novembro 15 – 23a de marto 59), AgripinaAgripino, referencata ankaŭ kiel Agrippina la Juna (latine Agrippina Minor, "la plej malgranda", ofte uzata kiel "la plej juna"),[1] estis pova Romia imperiestrino kaj unu el la plej elstaraj kaj efektivaj virinoj de la Juli-Klaŭdia dinastio.

Agripina
Romia imperiestrino
Persona informo
Iulia Agrippina
Naskiĝo6-an de novembro 15 (0015-11-06)
en Kolonjo
Morto23-an de marto 59 (0059-03-23) (43-jaraĝa)
en Miseno
Mortis promortpuno vd
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoRoma regno vd
Familio
DinastioJulia-Klaŭdia dinastio • Julioj-Cezaroj vd
PatroGermaniko vd
PatrinoVipsania Agrippina vd
GefratojJulia Drusilla • Julia Livilla • Kaligulo • Drusus Caesar • Nero Caesar • Gaius Julius Caesar Germanicus Major • Tiberius Julius Caesar Germanicus • Ignotus Julius Caesar Germanicus vd
Edz(in)oKlaŭdio • Gaius Sallustius Crispus Passienus • Gnaeus Domitius Ahenobarbus vd
InfanojNerono vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Priskribo

Ŝia patro estis Germaniko, populara generalo kaj iam ŝajna heredanto de la Romia Imperio sub Tiberio; kaj ŝia patrino estis Vipsania Agrippina, nepino de la unua Romia imperiestro Aŭgusto Cezaro. Ŝi estis la plej juna fratino de la imperiestro Kaligulo, nevino kaj kvara edzino de la imperiestro Klaŭdio kiu sukcedis Kaligulon, kaj la patrino de la imperiestro Nerono, kiu sukcedis Klaŭdion.

Skulptaĵo de Agripina kronanta sian filon Nerono (ĉirkaŭ la jaroj 54–59 p.K.)

Kaj antikvaj kaj modernaj fontoj priskribas la personecon de Agripina kiel senkompata, ambicia, violenta kaj dominema. Fizike ŝi estis bela kaj rimarkinda virino; laŭ Plinio la Maljuna, ŝi havis duoblan kojndenton en ŝia supra makzelo, signo de bona fortuno. Multaj antikvaj historiistoj akuzis Agripinon pro venenigo de ŝia edzo Klaŭdio, kvankam la rakontoj varias.[2] Dum la regado de sia edzo, ŝi estis efektiva kaj ĉefa povo malantaŭ la trono kaj poste dum mallonge ŝi estis la de facto reganto de la Romia Imperio dum la regado de sia filo, la imperiestro Nerono. En la jaro 59 Agripina estis ekzekutita pro ordono de Nerono.

En Esperanto

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

  • Graves, Robert. Claudius, the god and his wife Messalina: the troublesome reign of Tiberius Claudius Caesar, Emperor of the Romans (born B.C. 10, died A.D. 54), as described by himself: also his murder at the hands of the notorious Agrippina (mother of the Emperor Nero) and his subsequent deification, as described by other. OCLC 178197.
  • Tacitus, Analoj, xii.1–10, 64–69, xiv.1–9
  • Suetonius, De vita Caesarum – Claudius v. 44 kaj Nero v. 5.3, 28.2, 34.1–4