Vipsania Agrippina

Iulia Vipsania Agrippina (ankaŭ: Agrippina la maljuna, latine: Agrippina Maior; naskiĝinta en 14 a.K., mortinta la 18-an de oktobro 33 sur Ventotene/Pandataria) estis romia damo. Ŝi estis filino de Marcus Vipsanius Agrippa, nepino de Cezaro Aŭgusto kaj edzino de Nero Claudius Germanicus.

Vipsania Agrippina
Persona informo
Naskiĝo29-a de septembro 14 a.K.
en Ateno
Morto18-a de septembro 33
en Ventotene/Pandataria
Mortokialoinanicio
TomboMaŭzoleo de Aŭgusto
Lingvojlatina
ŜtatanecoRoma regno
Familio
PatroMarko Vipsanio Agripo
PatrinoJulia la pli aĝa
Frat(in)ojGaius Caesar • Lucio Cezaro • Agripo Postumo • Julia the Younger • Tiberillus • Vipsania Agrippina • Vipsania Attica • Vipsania Marcella Major • Vipsania Marcella Minor
Edz(in)oGermaniko
InfanojKaliguloAgripino la pli juna • Drusus Caesar • Julia Livilla • Julia Drusilla • Nero Caesar • Gaius Julius Caesar Germanicus Major • Tiberius Julius Caesar Germanicus • Ignotus Julius Caesar Germanicus
Okupo
Okupopolitikisto
vdr
Agrippina la maljuna sur bildo de Petro Paŭlo Rubens

Vivo

Kun la edzo ŝi havis naŭ infanojn. Ŝia karaktero estis nobla kaj memkonfida sed nekapabla mastri la proprajn pasiojn. Post la morto de Germanicus - kiun ŝi ĉiam akompanis dumkampanje - ŝi perdis la konfidon de Livia kaj Tiberio. Ili pensis ke Agrippina strebu je politika potenco por la propraj infanoj. Ŝia malkompateco ankoraŭ plirapidigis ŝian socian perdiĝon. Ŝi devis ekziliĝi laŭ ordono de Tiberio (post kalumnio fare de Lucius Aelius Seianus) sur la insulon Pandataria. Du ŝiaj infanoj murditis de Seianus. Enekzile ŝi memmortigis sin per nemanĝo.

Nur unu ŝia filo, la posta imperiestro Kaligulo, postvivis ŝin. Ŝia statuo en la Kapitolaj Muzeoj de Romo verŝajne ne aŭtentikas.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, p. 180-181, kio legeblas tie ĉi interrete.