Aino Kallas

Aino Julia Maria Kallas, plumnomo Aino Suonio (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1878 en la distrikto Viborg, mortis la 9-an de novembro 1956 en Helsinko) estis finna verkistino aktiva en Estonio dum granda parto de sia kariero.

Aino Kallas
Persona informo
Aino Kallas
Naskiĝo2-an de aŭgusto 1878 (1878-08-02)
en Viborg
Morto9-an de novembro 1956 (1956-11-09) (78-jaraĝa)
en Helsinko
TomboTombejo Hietaniemi Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojfinna vd
ŜtatanecoFinnlando
Estonio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materHelsingin Suomalainen Yhteiskoulu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroJulius Krohn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoMinna Krohn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojHelmi Krohn (en) Traduki, Kaarle Krohn (en) Traduki, Aune Krohn (en) Traduki kaj Ilmari Krohn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oOskar Kallas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoAino Suonio vd
Okupoverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1897– vd
Verkado
VerkojQ31087668 ❦
Q31087645 ❦
Q11894588 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En Estonio ŝi estas akceptita kiel propra verkistino, samkiel Hella Wuolijoki en Finnlando. Edziĝinta en 1900 kun etnografo, poste diplomato Oskar Kallas, ŝi kun la edzo aktivis en la kulturpolitika literatura rondo Juna Estonio, Noor-Eesti, en Peterburgo kaj poste Tartu, subtenanta sendependigajn naciajn aspirojn. Oskar Kallas (1868–1946) estis dum pli ol dek jaroj la unua ambasadoro de Estonio en Britio; dum la Londonaj jaroj Aino forte konigis estonan literaturon eksterlande, estis elstara kultureksportanto. En la ampleksega verkaro de Aino Kallas elstaras temoj el la historio kaj popola tradicio de Estonio[1].

Verkaro

Ŝi verkis poezion, novelojn, romanojn kaj dramojn. Ŝi verkis finnlingve kaj tradukis estonan literaturon en la finnan. Inter ŝiaj plej gravaj verkoj troviĝas:

  • Lauluja ja balladeja, 1887
  • Kuloa ja kevättä, 1899
  • Kirsti, 1902
  • Meren takaa, Band 1, 1904
  • Meren takaa, Band 2, 1905
  • Ants Raudjalg, 1907
  • Lähtevien laivojen kaupunki, 1913
  • Seitsemän: Titanic-novelleja, 1914
  • Suljettu puutarha, 1915
  • Musta raita, 1919
  • Katinka rabe, 1920
  • Barbara von Tisenhusen, 1923
  • Reigin pappi, 1926
  • Sudenmorsian, 1928 novelleja, 1928
  • Pyhän joen kosto, 1930
  • Bathsheba Saarenmaalla, 1932
  • Mare ja hänen poikansa, 1935
  • Talonpojan kunnia, 1936
  • Kuoleman joutsen 1942
  • Kuun silta, 1943
  • Löytöretkillä Lontoossa, 1944
  • Polttoroviolla, 1945
  • Kanssavaeltajia ja ohikulkijoita, 3 volumoj, 1945–47
  • Seitsemän neitsyttä, 1948
  • Virvatulia, 1949
  • Rakkauden vangit, 1951
  • Päiväkirja vuosilta 1897–1906, 1952 (taglibroj)
  • Päiväkirja vuosilta 1907–1915, 1953 (taglibroj)
  • Päiväkirja vuosilta 1916–1921, 1954 (taglibroj)
  • Päiväkirja vuosilta 1922–26, 1955 (taglibroj)
  • Päiväkirja vuosilta 1927–31, 1956 (taglibroj)
  • Vaeltava päiväkirja vuosilta 1946–1956, 1957 (taglibroj)
  • Elämäni päiväkirjat, 2 Bände, 1978 (taglibroj)

Referencoj