Alajos Györgyi Giergl

Alajos Györgyi Giergl [alajoŝ djordji girgl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györgyi Giergl Alajos estis hungara pentristo. Lia origina familia nomo estis nur Giergl ĝis 1859, unu el liaj filoj estis Géza Györgyi (arkitekto).

Alajos Györgyi Giergl
Memportreto de Alajos Giergl en 1854
Memportreto de Alajos Giergl en 1854
Persona informo
NaskonomoGiergl Alajos
Naskiĝola  15-an de marto 1821(nun 1821-03-15)
en Hungario Pest (urbo) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando)
Mortola 22-an de septembro 1863
en Hungario Pest
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto
ŜtatanecoHungario
Familio
InfanojKálmán Györgyi • Géza Györgyi
Okupo
Okupopentristo
vdr
Aĵpentraĵo (1843) de Alajos Györgyi Giergl

Alajos Giergl [1] Arkivigite je 2018-05-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 15-an de marto 1821 en Pest (urbo), li mortis la 22-an de septembro 1863 en Pest.

Biografio

Alajos Györgyi Giergl unue lernis pentradon hejme, poste inter 1841–1843 en arta akademio de Vieno. Li komencis pentradi en urbo Pest. Post jaroj li aliĝis al Karl Rahl, ili pentradis enlande, poste en Vieno, en 1857 en Italio. Hejmenveninta li estis konata portretisto, sed li pli malofte pentradis altarajn kaj historiajn bildojn. Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis dufoje.

Ekspozicioj

  • ekde 1845 en urbo Pest

Elektitaj pentraĵoj

Fontoj