Alano la 1-a (Bretonio)
Alano la 1-a de Bretonio dirata la Granda (Alan Iañ en la bretona lingvo) (nekonata naskiĝjaro, mortis en 907) estis reĝo de Bretonio en ĉ. 890 ĝis 907.
Alano la 1-a de Bretonio Alano la Granda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Bretonio | |||||
Regado | 890-907 | ||||
Antaŭulo | Gurwant kaj Pascweten | ||||
Sekvanto | Gourmaëlon | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | (dato mankas) | ||||
Morto | 907 en Rieux | ||||
Etno | Bretonoj vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Ridoredh | ||||
Gefratoj | Pascweten vd | ||||
Edz(in)o | Oreguen | ||||
Infanoj | Rudalt Gueréch Derrien Budic Pascweten filino, edzino de Mathuedoï | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
Grafo de Vannes | |||||
Dum | 877–907 | ||||
Antaŭulo | Pascweten | ||||
Sekvanto | Rudalt de Vannes | ||||
Grafo de Nantes | |||||
Dum | 877–907 | ||||
Antaŭulo | Pascweten | ||||
Sekvanto | Foulque la Unua le Roux | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
Filo de iu Ridoredh laŭ malfrua genealogio starigita en Saint Aubin de Angers en la 11-a jarcento.[1]. Li surtroniĝis post sia frato Pascweten († 876), mem bofilo kaj postiranto de la reĝo Salomon († 874), Alano estis grafo de Vannes, grafo de Nantes. Li heredis la kverelojn kun la graflando de Rennes por la krono de Bretonio.
En 890, li distingiĝis en la batalo de Questembert kie la vikingoj estis venkitaj. Plie Judicaël de Rennes mortis en tiu batalo[2]. Ekde tiam sen kontestanto, li fariĝis reĝo de Bretonio. Li ricevis la imposton de la abatejo de Saint-Aubin d'Angers. Lia regno 890-907 signis periodon de trankvilo kaj prospero por Bretonio. La tago de lia morto ne estas konata.
Edziĝo kaj idaro
Laŭ subskriboj de aktoj, Alano edziĝis al Oreguen, filino de Gurwant kaj fratino de Judicaël kaj havis kvin filojn, el kiu du postvivantaj, kaj du edziniĝintaj filinoj :
- Rudalt, grafo de Vannes (907-913) (post mortem patri sui[3]), praulo de la stirpo de Rieux.
- Gueréch (Vuereche fili Alani)
- Derrien, menciita en 903, praavo de la familio de Elven kaj de Largoët.
- Budic vivanta en 903 (Pascuuethan et Dergen et Budic, filii ejus...").
- Pascweten, vivanta en 903 (Vuereche fili Alani Pascuiten fratris sui)
- Ne konata, edzino de Mathuedoï grafo de Poher. Ili estis la gepatroj de Alano la 2-a de Bretonio.
- Ne konata, edzino de iu grafo Tanguy, kiu subskribis donacon favore al la abatejo de Saint-Sauveur de Redon kun Derrien[4].
Neniu el liaj heredantoj ne povis postiri lin kaj estis la grafo de Kornvalo; Gourmaëlon, kiu, poste, regis la reĝlandon de Bretonio [5].
Aneksaĵoj
Notoj
Fontoj
La informoj rilataj al Alano la Granda estas « nefirmaj ». La faktoj, la idovico, la datoj, varias laŭ la aŭtoroj. En Questembert mem, la kolono de la tombejo faligita en 1793, restarigita en 1848, indikas 878 kiel daton de batalo, kiam la monumento starigita en 1907 vidigas 890. La informoj de tiu paĝo venas de la libro Histoire de Bretagne de Pierre Le Baud, mane skribita en 1505, eldono de Hozier de 1638, reuzitaj kaj diskutitaj en Histoire de la Bretagne de Arthur de La Borderie (1899). Pierre Le Baud indikis, ke li bazis sian tekston sur « malnovaj kronikoj » el kiuj La Kroniko de Nantes kaj tiuj de Réginon de Prüm, abato de la monaĥejo de Prüm, samtempulo de Alano la Granda. Sed laŭ Jean-Christophe Cassard kaj Philippe Tourault pli verŝajne en 890 oni devus loki la batalon kaj la konsekradon de Alano la Granda.
Bibliografio
- (1994) Naissance de la Bretagne. Géographie historique et structures sociales de la Bretagne méridionale (Nantais et Vannetais) de la fin du VIIIe à la fin du XIIe. Angers: Presses de l'Université d'Angers. ISBN 2-903075-58-1..
- C.A Picquenard (1907). “Alain le Grand et les anciennes Chroniques”, Bulletin de la Société archéologique du Finistère, p. 220–224. .
- C.A Picquenard (1908). “Nouvelles recherches sur le règne d'Alain le Grand”, Bulletin de la Société archéologique du Finistère, p. 134–136. .
- (1984) La Bretagne des saints et des rois Ve-Xe siècle. Editions Ouest France. ISBN 2-8588-2613-7..