Aldearrubia

Aldearrubia estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Zona de Cantalapiedra y Las Villas. Aldearrubia estus tradukebla etimologie al Flava Domaro eble alude al la cerealkampoj. Flavaj tritikspikoj videblas sur ruĝa fono en la supra duono de la blazono.

Aldearrubia
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo37340
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro514  (2023) [+]
Loĝdenso16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 5° 30′ U (mapo)41.008055555556-5.4975 [+]
Alto811 m [+]
Areo32,84 km² (3 284 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Aldearrubia (Provinco Salamanko)
Aldearrubia (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Aldearrubia
Aldearrubia (Hispanio)
Aldearrubia (Hispanio)
DEC
Situo de Aldearrubia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldearrubia [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 132,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 481 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi distas 16 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ