Alex Epstein

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Alexander Joseph EPSTEIN (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1980) estas usona objektivista intelektulo kaj subula membro ĉe la Ayn Rand Institute. Li bakalaŭriĝis pri filozofio ĉe Universitato Duke en 2002. Li kontribuas artikolojn al Capitalism Magazine, kaj liaj verkaĵoj eldoniĝis en variaj gazetoj, kia The Washington Times. Li ankaŭ verkis por The Objective Standard. Liaj verkoj traktas plimulte pri temoj kiel la morala defendo de la profitserĉanta komercisto, la nemoraleco de bestrajtoj, kaj la nevalideco de la teorio de justa milito. Li subtenis la forigon de la nutrotubo de Terri Schiavo kaj defendas propravolan eŭtanazion. [1] Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine

Alex Epstein
Persona informo
Naskiĝo1-an de aŭgusto 1980 (1980-08-01) (43-jaraĝa)
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato Duke - filozofio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoverkisto
etikisto
filozofo
ekologo Redakti la valoron en Wikidata
VerkojThe Moral Case for Fossil Fuels
TTT
Retejohttp://alexepstein.com/
vdr

En 2011, Epstein fondis la Center for Industrial Progress (Esperantigite Centro por Industria Progreso).

En 2014, Epstein verkis The Moral Case for Fossil Fuels (Esperantigite La Morala Kazo por Fosiliaj Brulaĵoj).

Bibliografio

Eksteraj ligiloj