Alta sangopremo

malsano pri tro alta sangopremo

Alta sangopremohipertensio estas kronika malsano konsistanta el daŭra troeco de la sangopremo en la arterioj.[1] Ĝi kutime ne kaŭzas simptomojn.[2] Tamen ĝi estas grava riskofaktoro por apopleksio, kormalsano, kora malsufiĉo, atria fibrilacio, periferia arteria malsano, vida malkapabliĝo, kronika rena malsano, kaj demenco.[3][4][5][6] Troa sangopremo estas grava kaŭzo de frua mortado en la tuta mondo.[7]

Oni klasifikas troan sangopremon kiel esencan aŭ neesencan.[8] Proksimume 90–95% el la okazoj estas esencaj, t.e. okazigitaj de malspecifaj vivmanieraj kaj genetikaj faktoroj.[8][9] Inter la riskaj vivmanieraj faktoroj estas troa salo en la dieto, tropezo, fumado, fizika malaktivo, kaj uzado de alkoholo.[2][8] La ceteraj 5–10% de la okazoj estas neesencaj, t.e. havantaj troveblan kaŭzon, ekzemple kronikan renan malsanon, maldikiĝon de la renaj arterioj, endokrinan malsanon, aŭ uzadon de kontraŭkoncipaj piloloj.[8]

Sangopremo havas du mezurojn, la sistolan premon kaj la diastolan premon (respektive maksimuman kaj minimuman).[2] Por la plejparto de plenkreskuloj, la normala ripoza sangopremo estas 100–130 hidrargomilimetroj (mmHg) sistola kaj 60–80 mmHg diastola.[10][11] Troa sangopremo estas ripoza sangopremo, kiu daŭre restas almenaŭ 130/80 aŭ 140/90 mmHg.[8][10] La limnombroj por infanoj estas malsamaj ol ĉe plenkreskuloj.[12] Eksteroficeja sangoprema kontrolo dum 24 horoj ŝajne estas pli akurata ol oficeja sangoprema mezuro.[1][8]

Vivmanieraj ŝanĝoj povas malpliigi la sangopremon kaj la riskon de damaĝoj al sano.[13] Vivmanieraj ŝanĝoj povas inkludi malplipeziĝon, korpekzercadon, malplian konsumon de salo, malplian konsumon de alkoholo, kaj sanan dieton.[8] Se vivmanieraj ŝanĝoj ne sufiĉas, oni uzas malpremigajn medikamentojn.[13] Ĝis tri medikamentoj samtempe uzataj povas maltroigi la sangopremon en 90% de la okazoj.[8] La kuracado per medikamentoj de modere troa arteria premo (t.e. >160/100 mmHg) havas asocion kun pli granda vivdaŭro.[14] La efiko de kuracadô ĉe sangopremo inter 130/80 mmHg kaj 160/100 mmHg estas malpli certa, kaj iuj revuartikoloj trovas avantaĝon[10][15][16] kaj aliaj necertecon de avantaĝo.[17][18][19] Troa sangopremo ĉeestas en frakcio inter 16% kaj 37% de la tutmonda homaro.[8] En 2010 oni kredis, ke ĝi estas faktoro en 18% de ĉiuj mortoj (9.4 milionoj en la tuta mondo).[20]

Kuracado

Laŭ revuo publikigita en 2003, malpliigo de la sangopremo je 5 mmHg povas malpliigi la riskon de apopleksio je 34%, de korarteria malsano je 21%, kaj de demenco, kora malsufiĉo, kaj morto pro korvaskula malsano.[21]

Vivmanieraj ŝanĝoj

La unua kuraca rimedo por troa sangopremo estas ŝanĝo de vivmaniero, interalie per dietaj ŝanĝoj, korpekzercado, kaj malplipeziĝo. Kvankam ĉiuj ĉi rimedoj estas rekomenditaj en sciencaj avertiloj,[22] sistema revuo de Cochrane trovis nepruvon (pro manko de datumoj) de efiko de malplipezigaj dietoj al mortoj, longadaŭraj damaĝoj aŭ malsaneventoj en homoj kun troa sangopremo.[23] La revuo jes konstatis malpliigon de pezo kaj sangopremo.[23] La efiko de vivmanieraj ŝanĝo estas simila al tiu de unu medikamento aŭ foje pli granda.[11] Eĉ kiam la sangopremo estas sufiĉe alta por pravigi tujan ekuzon de medikamentoj, oni ankoraŭ rekomendas samtempajn vivmanierajn ŝanĝojn.

Dietoj pri kiuj malpliiga efiko al sangopremo estas konstatita inkludas malmultnatriajn dietojn,[24][25] la Dieton DASH (Dietary Approaches to Stop Hypertension, t.e. "Dietaj Aliroj por Ĉesigi Hipertension"),[26] kiu estis la plej bona el 12 dietoj laŭ ombrela revuo,[27] kaj plantomanĝan dieton.[28] Estas iom da pruvoj ke konsumo de verda teo povas malpliigi sangopremon, sed ne sufiĉe por kuraca rekomendo.[29] Ankaŭ estas pruvoj de hazardaj, duoble blindaj, placebokontrolitaj testoj, ke konsumo de hibiska teo signife malpliigas sistolan (-4.71 mmHg, 95% CI [-7.87, -1.55]) kaj diastolan sangopremon (−4.08 mmHg, 95% CI [-6.48, −1.67]).[30][31] Ankaŭ konsumo de betradika suko signife malpliigas la sangopremon de homoj ĉe kiuj ĝi estas troa.[32][33][34]

Pliigo de konsumo de kalio povas malpliigi la riskon de troa sangopremo.[35][36] Tamen homoj, kiuj uzas iujn sangomalpremigajn medikamentojn (ekz. AKE-malaktivigilojn aŭ ARB-ojn), devas ne uzi kaliajn suplementojn aŭ kaliriĉajn salojn pro la risko de troa kalio.[37]

Korpekzercaj reĝimoj, pri kiuj malpliiga efiko al sangopremo estas konstatita, inkludas samdimensiajn rezistajn ekzercojn, oksigenajn ekzercojn, rezistajn ekzercojn, kaj aparatan spirregon.[38]

Malstreĉaj teknikoj kiel biologia sinrego aŭ transcenda meditado povas esti enkalkulataj kiel kromkuraciloj, sed ne havas efikpruvon kiel memstaraj kuraciloj kontraŭ korvaskula malsano.[38][39][40] Sinkontrolado kaj renkontiĝaj memorigiloj eble apogas la uzon de aliaj kuraciloj por rego de sangopremo, sed ili bezonas pli da taksesplorado.[41]

Referencoj

Vidu ankaŭ