Kalio

kemia elemento kun simbolo K kaj atomnumero 19
Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kalio (apartigilo).

Kalio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo K kaj atomnumero 19.

Na

K

Rb

kalioKalcio

[18Ar] 4s1

39K
19
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento
alkala metalometalo • s-bloko
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numerokalio (kalium), K, 19
CAS-numero7440-09-7
Loko en perioda tabeloalkalaj metaloj-a grupo, 4-a periodo, bloko s
Karakteriza grupoAlkalaj metaloj
abundeco en terkrusto2,41 %
Nombro de naturaj izotopoj2
Aspektoarĝenta-blanka
Atomaj ecoj
Relativa atompezo39,0983 amu
Atomradiuso2,33 Å; 233 pm
Kovalenta radiuso196 pm
Radiuso de van der Waals275 pm
Elektrona konfiguracio[18Ar] 4s1
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo2, 8, 8, 1
Oksidiĝa nombro+1, -1
Fizikaj ecoj
Materia statosolida
Kristala strukturokuba (korpocentrita)
Denseco0,862 g/cm3
Malmoleco0,4 (Mohs-skalo)
Magneta kondutoparamagnetisma
( = 5,7·10−6)
Degelpunkto63,38 °C (336,53 K)
Bolpunkto759 °C (1 032 K)
Molvolumeno45,94 · 10−6 m3/mol
Boliga varmo76,9 kJ/mol
Rapido de sonoje 293,15 K: 2000 m/s
Specifa varmokapacito757,8 J/(kg · K)
Elektra konduktivoje 20 °C: 13,9.10-6 S/m
Elektra rezistivo72 nΩ·m; 72.10-9 Ω · m
Termika konduktivo102,5 W/(m · K)
Diversaj
Redoksa potencialo-2,931 V
Elektronegativeco0.82 (Pauling-skalo)
Brulvarmo je kg342,965 kJ/g-iono
Joniga energioM→M+ 416,49 kJ/mol
Jona radiuso133 pm; 1,33 Å
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

La metalo kalio estas la sepa plej abunda kaj ĝi havas 1,5% de la pezo de la ter-krusto. Kalio estas esenca por la kreskado de plantoj kaj troveblas en multaj grundoj. Ĝi ankaŭ gravas por la homa dieto.

Kalio neniam troveblas pursubstanca, sed estiĝas de elektrolizo de klorido aŭ hidroksido. Estas unu el la plej reakciivaj kaj elektropozitivaj metaloj kaj krom litio, ĝi estas la malplej densa konata metalo. Ĝi estas mola kaj facile tondebla. Ĝi estas arĝentkolora tuj post ke ĝi estas tondita.

Ĝi oksidiĝas tre rapide ĉe la aero kaj devas esti entenita en argono aŭ ene de minerala oleo. Tiel kiel ĉiu alia baza metalo, ĉe akvo, ĝi dekomponas sin kun liberiĝo de hidrogeno. Ĝenerale liberiĝas fajro dum ĝia reago kun akvo. Kalio kaj siaj saloj ĝenerale produktas violkolorajn flamojn, kiam bruligitaj.

Radioaktiveco

Kalio nature enhavas 0,012 % de la radioaktiva izotopo 40K. Ĝi do havas specifan aktivadon de 31.200 Becquerel po kilogramo. Radioaktiva 40K havas duoniĝotempon de 1,250×109 jaroj. La duoniĝotempo estas sufiĉe granda kaj tiel la izotopo okazas en naturo. 40K disfalas al stabila 40Ar (11,2%) per elektrona kapto kaj per pozitrona eligo, kaj disfalas al stabila 40Ca (88,8%) per beto-disfalo.

La disfalo de 40K al 40Ar estas bazo de kutime uzita maniero por datigo de rokoj. La kutima kalio-argona datigo dependas de supozo ke la rokoj ne enhavis argonon je la tempo de formiĝo kaj ke ĉiu aperinta pro radioaktiveca argono 40Ar ne estis ellasita. Mineraloj estas datigataj per mezuro de la koncentriteco de kalio kaj la kvanto de aperinta pro radioaktiveco 40Ar kiu estas akumulita.

Neorganikaj saloj de kalio

Organikaj saloj de kalio

Aliaj kombinaĵoj

Bildaro

Vidu ankaŭ