Anastasio Somoza Debayle

Anastasio Somoza Debayle (5-a de decembro 1925 - 17-a de septembro 1980) estis militisto, politikisto, diktatoro kaj milionulo de Nikaragvo. Li estis prezidanto de Nikaragvo inter 1967 ĝis 1972, kaj denove inter 1974 ĝis 1979, gardante sian aŭtoritatan potencon ankaŭ dum la inter-periodo de 1972 ĝis 1974 estante ĉefo kaj direktoro de la Nacia Gvardio.

Anastasio Somoza Debayle
Persona informo
Anastasio Somoza Debayle
Naskiĝo5-an de decembro 1925 (1925-12-05)
en León
Morto17-an de septembro 1980 (1980-09-17) (54-jaraĝa)
en Asunciono
Mortis provola murdo vd
Mortis persovetunia armilo RPG-2 vd
Tombotombejo Caballero Rivero Woodlawn Park en Miami, Florido vd
Lingvojhispanaangla vd
ŜtatanecoNikaragvo vd
Alma materWest Point vd
PartioPartio Liberala Naciista vd
Familio
DinastioSomoza family vd
PatroAnastasio Somoza García vd
PatrinoSalvadora Debayle vd
GefratojLuis Somoza Debayle • José R. Somoza • Lillian Somoza Debayle vd
Edz(in)oHope Portocarrero vd
AmkunuloDinorah Sampson vd
InfanojAnastasio Somoza Portocarrero vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
Verkado
VerkojNicaragua Betrayed vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la lasta membro de la Somoza dinastio, post lia patro kaj frato, kiu regis ekde 1934. Post rezigni sian postenon, li elmigris al Paragvajo, kie li estis murdita en Asunciono.

Anastasio Somoza Debayle

Politiko

Post la mortigo de lia patro en 1956, Luis Somoza Debayle fariĝis prezidanto. Anastasio kaj liaj gefratoj heredis grandajn riĉajojn je 200 milionoj da usonaj dolaroj, sumo kiu estis triobligita de la tri gefratoj post malmulte da tempo. Iom da tempo antaŭ la morto de sia frato, Anastasio estis elektita prezidanto la 5-an de februaro de 1967 kaj prenis la postenon la 1-an de majo de la sama jaro.

Dum lia regado multaj usonaj entreprenoj venis al la lando: Citigroup, Banko de Ameriko, Chase Manhattan Bank, Morgan Guaranty Trust, Wells Fargo Bank, Banko de Londono, Sears, Westinghouse kaj Coca Cola.

Revolucio

De septembro 1978 ĝis la 17-a de julio 1979, li kaj lia filo Anastasio Somoza Portocarrero provokis enlandan militon mortigante personojn kaj detruante la ĉefajn urbojn de Nikaragvo. La 17-an de julio de 1979 li rezignis la prezidantecon kaj forflugis al Miami. La 17-an de aŭgusto de la sama jaro li vojaĝis al Paragvajo kaj restis tie ĝis sia murdo la 17-an de septembro de 1980.