András Béres (etnografo)

hungara etnografo

András Béres [andrAŝ bEreŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Béres András estis hungara muzeologo, etnografo, arkivisto, dancisto, koreografo.

András Béres (etnografo)
András Béres
András Béres
Persona informo
Naskiĝo16-an de majo 1928 (1928-05-16)
en Rozsály
Morto14-an de novembro 1993 (1993-11-14) (65-jaraĝa)
en Debrecen
TomboDebreceni köztemető
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario
Okupo
Okupoarkivisto • etnologo • muzeologo • dancisto • koreografo
vdr

András Béres[1] naskiĝis la  16-an de majo 1928(nun 1928-05-16) en Rozsály, li mortis la 14-an de novembro 1993 en Debrecen.

Biografio

András Béres maturiĝis en gimnazio en Debrecen, poste li akiris an diplomon en Universitato de Debrecen en 1950. Post la diplomo li laboris en la loka muzeo, inter 1957-1969 li estis muzeestro. Li fondis muzeon en Hortobágy. Inter 1970 kaj 1987 li estis arkivisto en la sama urbo, poste li pensiuliĝis. Intertempe en 1959 li doktoriĝis en la universitato, li kandidatiĝis (CSc) en 1983, antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li kontribuis en etnografiaj temoj.

Jam ekde 1948 li estis popoldancisto. Post 2 jaroj li fondis ensemblon, kiun li gvidis ĝis 1990. Tiutempe li kreis koreografiaĵojn.

Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1954-1987.

Elektitaj kontribuoj

  • Debreceni cifraszűr (1955)
  • A nádudvari fekete kerámia (1965)
  • Rozsályi népmesék (1967)
  • Arra van egy kőhíd rakva (1982)
  • Betyárok nyomában (1990)

Elektitaj koreografiaĵoj

  • Mikepércsi csárdás
  • Kerezsi leánytánc
  • Nagybáródi táncok
  • Szatmárököritói fergeteges
  • Három tánc Bartók zenéjére

Memorigiloj

  • memortabulo en 2010 en Debrecen[2]

Fontoj

Referencoj