Apostolo Bartolomeo

unu el la 12 apostoloj de Jesuo

La apostolo Bartolomeo vivis komence de la 1-a jarcento, supozeble en la loĝloko Kana en Galileo.

Sankta
Bartolomeo
La apostolo Bartolomeo (el la fama fresko de la artisto Mikelanĝelo en la Sikstina Kapelo en Vatikan-Urbo, Romo)
La apostolo Bartolomeo (el la fama fresko de la artisto Mikelanĝelo en la Sikstina Kapelo en Vatikan-Urbo, Romo)
Persona informo
בר תולמי
Naskiĝo
en Kana
Morto1-a jarcento
en Albanopolis
Mortis promortpuno vd
Mortis persenhaŭtigosenkapigo vd
Religiokristanismo vd
Profesio
Okupopresbitero vd
Apostolo, sanktulo
Festotago24-a de aŭgusto, 11-a de junio
Atributojtranĉilo, propra haŭto
Patronecourboj Altenburg, Frankfurto ĉe Majno, Pilzeno, Maastricht; profesioj ministo, gipsisto, kamparano, vinkultivisto, bestogardisto, ledisto, tanisto, selisto, ŝuisto, tajloro, bakisto, buĉisto, librobindisto
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Bibliaj fontoj

Laŭ kristana kompreno, Bartolomeo estis unu el la disĉiploj de Jesuo (vidu Evangelio laŭ Marko 3, 14 - 19) kaj unu el la dek-du apostoloj, kiuj nomiĝas en la Evangelioj laŭ Luko, Marko kaj Mateo. Lia plena nomo supozeble estis Natanael Bar-Tolmai, kaj plejverŝajne li estis juda klerulo.

Legendo

Laŭ la kristana tradicio, Bartolomeo predikis pri kristanismo en Hindio, Mezopotamio kaj precipe en Armenio, kie li estis mortigita kiel kristana martiro. Laŭdire Astyages, frato de la armena reganto Polymios donis la ordonon, senhaŭtigi la vivantan kristanon kaj poste najle fiksi lin je ligna kruco. Pli posta legendo informis, ke la ĉerko kun lia kadavro flosis en la Mediteranea Maro kaj albordiĝis en la itala insulo Lipari apud Sicilio. Sur tiu insulo li enteriĝis. Super lia supozebla tombo konstruiĝis kristana preĝejo, kiun dum la jaro 831 detruis la Saracenoj.

Eklezia historio

La germana imperiestro Otto la 2-a la ostojn dum la jaro 983 transportigis al Romo, kie ili konserviĝas en la preĝejo San Bartolomeo. La kranio dum la 13-a jarcento transportiĝis al Frankfurto ĉe Majno en la Imperiestra Katedralo Sankta Bartolomeo.

La Monaĥejo de Sankta Bartolomeo de Lupiana estas monaĥejo de la hieronimanoj situanta en la urbeto de la distrikto Alcarria nome Lupiana en la provinco kastilimanĉa de Guadalajara (Hispanio). En tiu monaĥejo naskiĝis la ĝermo de la Ordeno de Sankta Hieronimo (O.S.H.). La Monaĥejo de Guadalupe estis de hieronimanoj el 1389 al 1835.

Ikonografio

La apostolo kaj kristana sanktulo Bartolomeo plej ofte en skulptaĵoj, pentraĵoj kaj aliaj artaĵoj bildiĝas kun tranĉilo, foje li ankaŭ portas sian propran haŭton en la manoj. Tio memorigas pri lia martira morto pro senhaŭtigo.

Memortago

Patronecoj

Bartolomeo konsideriĝas patrono