Argelès-sur-Mer

komunumo en la departemento Orientaj Pireneoj de Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Argelès-sur-Mer (stacidomo) kaj Argelès-Gazost.

Argelès-sur-Mer ​[aʁʒlɛs syʁ mɛʁ] (katalune Argelers) estas komunumo de Francio situanta en departemento Pyrénées-Orientales, regiono Okcitanio.

Argelès-sur-Mer
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo66008 [+]
Poŝtkodo66700
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro10 792  (2021) [+]
Loĝdenso184 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 1′ O (mapo)42.5461111111113.023888888888942° 33′ N, 3° 1′ O (mapo) [+]
Areo58,67 km² (5 867 ha) [+]
HorzonoMezeŭropa tempo [+]
Argelès-sur-Mer (Pyrénées-Orientales)
Argelès-sur-Mer (Pyrénées-Orientales)
DEC
Argelès-sur-Mer
Argelès-sur-Mer
Situo de Argelès-sur-Mer
Argelès-sur-Mer (Francio)
Argelès-sur-Mer (Francio)
DEC
Argelès-sur-Mer
Argelès-sur-Mer
Situo de Argelès-sur-Mer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argelès-sur-Mer [+]
vdr

Ĝiaj loĝantoj nomiĝas Argelésiens.

Pro ties proksimeco al la landlimo kun Hispanio, Argelès-sur-Mer estis fifama loko por la rifuĝintoj kiuj fuĝis el la ribela kaj venkanta armeo de Francisco Franco fine de la Hispana Enlanda Milito. La francaj aŭtoritatoj organizis koncentrejon sur la strando sen apenaŭ vivkondiĉaj instalaĵoj, kie oni amasigis partikulare iamajn batalantojn kaj ĝenerale fuĝintojn el la faŝisma reĝimo de Franco. Tie ili suferis malsaton, malsanojn kaj malvarmojn vintre sen ajna ŝirmejo, krom simplaj truoj en la sablo. Tie estis malliberigitaj multaj intelektuloj, esperantistoj ktp.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj