Bismarkoj

(Alidirektita el Arkipelago de Bismarck)

La BismarkojBismarka Insularo estas grupo de insuloj for de la nordorienta marbordo de la insulo Nov-Gvineo en okcidenta Pacifiko kaj parto de Papuo-Nov-Gvineo. Ili ricevas la nomon de germana kanceliero Otto von Bismarck, ĉar dum la 19-a jarcento la Germana Imperio ekdisvastigis siajn koloniismajn klopodojn en tiu mondoregiono.

Bismarkoj
Mapo de la Bismarkoj
Mapo de la Bismarkoj
grupo de insuloj
AkvejoPacifika oceano
Geografia situo, 149° 45′ O (mapo)-3.9916666666667149.743055555564° 0′ S, 149° 45′ O (mapo) f1
Bismarkoj (Papuo-Nov-Gvineo)
Bismarkoj (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Bismarkoj
Bismarkoj

Map

Nombro de insuloj200
Ĉefa insuloNova Britio
Tuta areo49 658 km²f1
Loĝantoj472 163 f2
vdr

Geografio

La Bismarkoj inkludas ĉefe vulkanajn insulojn disvastigitajn en 4 provincoj kun areo de 49,700 km² kie la plej gravaj insuloj inkludas:

provincoj de Papuo-Nov-Gvineo
  • Provinco Orienta Novbritio (4)
    • Novbritio aŭ Niu Briten, ĉefa insulo
    • Insuloj de la Duko de Jorko
  • Provinco Manus (9)
    • Insuloj Admiralitato kun
      • Insulo Manus, ĉefa insulo
      • Insulo Lou
      • Insulo Los Negros
      • Insulo Ndrova
      • Tongo
      • Insulo Baluan
      • Insuloj Purdy
      • Insulo Rambutyo
      • Insuloj Sankta Andreso
    • Okcidentaj Insuloj kun
      • Insuloj Hermit
      • Insuloj Kaniet
      • Insuloj Ninigo
      • Insulo Vuvulu
  • Provinco Okcidenta Novbritio (18)
    • Novbritio aŭ Niu Briten, ĉefa insulo
    • Insuloj Vitu
  • Provinco Bougainville (14) Aŭtonomaj kaj sudoriente de Insuloj Feni
    • Insulo Bougainville
    • Insulo Buka
    • Insuloj Carteret
    • Verdaj insuloj (kiuj foje estas inkluditaj spite ne esti reale parto de la areo.)

Biogeografie la insularo troviĝas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Bismarkoj estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.

Historio

La unua loĝantaro de la insularo alvenis tien ĉirkaŭ 33 000 jarojn post elŝipiĝo el kio aktuale estas Papuo-Nov-Gvineo. Postaj alvenoj inkludis la popolon Lapita.

La unua eŭropano kiu vizitis la insularon estis la nederlanda esploristo Willem Schouten en 1616. [1] [2]

La insuloj restis nesetlitaj de okcidentaj eŭropanoj ĝis kiam ili iĝis parto de la germana protektorato de Germana Nov-Gvineo en 1884.

La 13an de marto de 1888, vulkano erupciis en Insulo Ritter kaŭzante megacunamo. Preskaŭ 100% el la vulkano falis en la oceanon lasante etan krateran lagon.[3]

Post la eksplodo de la Unua Mondmilito, la Aŭstralia Armeo kaj Ŝiparo konkeris la insularon en 1914 dum Germanio estis tro okupita en siaj eŭropaj militfrontoj; poste Aŭstralio ricevis el la Ligo de Nacioj mandatoj por pluokupi la insularon, kiuj restis sub aŭstralia regado kaj kontrolo ĝis la japana okupado dum la Dua Mondmilito — ĝis kiam Papuo-Nov-Gvineo sendependiĝis en 1975.

Loĝantaro

  • 1955.— 141 700
  • 1966.— 218 000
  • 1980.— 314 000
  • Lastatempe.- 575 000

Notoj

Eksteraj ligiloj