Armena revolucio de 2018

La Armena revolucio de 2018 (plej ofte konata en Armenio kiel #MerzhirSerzhin (armene: ՄերժիրՍերժին), kun la signifo "ForjetuSerĵ-on") estis serio de kontraŭregistaraj protestoj en Armenio de aprilo ĝis majo 2018 de diversaj politikaj kaj civilaj grupoj gviditaj de membro de la parlamento Nikol Paŝinjan (estro de la Partio Civila Kontrakto). Protestoj kaj marŝoj okazis komence kiel respondo al la tria sinsekva periodo de Serĵ Sargsjan kiel la plej potenca reprezentanto en la registaro de Armenio kaj poste kontraŭ la ĝenerala regado de la Armena Respublikana Partio. Paŝinjan deklaris ĝin Velura Revolucio (Թավշյա հեղափոխություն).

Protestoj la 14an de aprilo 2018

La 23-an de aprilo, Sargsjan cedis, dirante "Mi eraris, dum Nikol Paŝinjan pravis kaj rezignis. Iuj nomas la eventon kiel paca revolucio simila al revolucioj en aliaj post-sovetiaj ŝtatoj. Antaŭ la vespero de la 25-a de aprilo, la respublikana koalicia partnero Daŝnako retiriĝis de la koalicio.

Antaŭ la 28-a de aprilo, ĉiuj opoziciaj partioj en la parlamento de Armenio anoncis, ke ili subtenos la kandidatecon de Paŝinjan. Elektado estis planita en la Nacia Asembleo por la 1-a de majo; por Paŝinjan, por ke li estu elektita ĉefministro, kun postulo de 53 voĉdonoj, li devus gajni la voĉojn de almenaŭ ses membroj de la Respublikana Partio. Paŝinjan estis la sola kandidato kiu estis proponita por la voĉdono. Tamen, la Respublikana Partio unuanime voĉdonis kontraŭ Paŝinjan - 102 parlamentanoj ĉeestis, el kiuj 56 voĉdonis kontraŭ lia kandidateco kaj 45 voĉdonis por ĝi. Semajnon poste, la 8-an de majo, la dua voĉdono okazis. Paŝinian estis elektita ĉefministro kun 59 voĉoj.