Armentières

komunumo en Franca Flandrio, norda Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Armentières (stacidomo).

Armentières - prononco laŭ sistemo IFA aʁmɑ̃t'jɛʁ, jen france; okcidentflandre Armentiers, prononco [ARmenti:rs][1] - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 25 581 loĝantoj sur areo de 6,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 073 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Armentières / Armentiers.

Armentières · Armentiers
Urba komunumo
Belfrido de Armentières
Belfrido de Armentières
Belfrido de Armentières
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Devizo: Pauvre mais fière ("Malriĉa sed fiera")
Administrado
LandoFrancio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
ArondismentoLille (Rijsel/Rysel)
KantonoArmentières
(ĉefurbo)
Antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo
Historia pejzaĝoFranca Flandrio
INSEE kodo59017 [+]
Poŝtkodo59280
Kodo laŭ INSEE59017
Retpaĝarohttp://www.ville-armentieres.fr/
Demografio
Loĝantaro25 581  (2021) [+]
Loĝdenso4 073 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 2° 53′ O (mapo)50.6872222222222.880277777777850° 41′ N, 2° 53′ O (mapo) [+]
Altode 11 al 20 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo6,28 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Armentières · Armentiers (Nord)
Armentières · Armentiers (Nord)
DEC
Armentières · Armentiers
Armentières · Armentiers
Situo de Armentières · Armentiers
Armentières · Armentiers (Francio)
Armentières · Armentiers (Francio)
DEC
Armentières · Armentiers
Armentières · Armentiers
Situo de Armentières · Armentiers

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Armentières [+]
vdr

Armentières estas unu el la ĉirkaŭurboj de Lille kaj limas Belgion.

La loĝantojn oni en la franca kutime nomigas armentièrois(es).


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio

La urbo fariĝis franca en 1668 dum la reĝado de Ludoviko la 14-a, samkiel la aliaj partoj de Franca Flandrio.

Armentières akiris bonfamon je la fino de la 19-a jarcento pro sia delikata teksarto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj