Artodomo Zuriko
La Artodomo Zuriko - germane Kunsthaus Zürich - estas grava arta muzeo de Svislando. Ĝi situas senpere proksime de la teatrejo Schauspielhaus ĉe la placo Heimplatz.
Artodomo Zuriko | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta muzeo • memora institucio | |||||
Lando | Svislando vd | ||||
Situo | Kreis 1 | ||||
Adreso | Heimplatz 1, 8001 Zürich | ||||
Poŝtkodo | 8001 | ||||
Situanta sur | Heimplatz | ||||
Estiĝo | 1819 | ||||
Direktoro | Ann Demeester • René Wehrli • Wilhelm Wartmann | ||||
Koordinatoj | 683794 / 247196 (mapo)47.3702777777788.548055555555647° 22′ 13″ N, 8° 32′ 53″ O; CH1903: 683794 / 247196 (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 382 000 (2021) | ||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.kunsthaus.ch/ | ||||
Jubileo 1910-2010
En 2010 la artodomo havas sian 100-jaran jubileon.
La Zurika artosocieto
En 1787 artistoj fondis la Zuriĥan artosocieton (germane Zürcher Kunstgesellschaft). Oni komencis la kolektaĵon en jaro 1794. En 1910 inaŭguriĝis la nuna muzea konstruaĵo, kiun planis la arkitekto Karl Moser. Ekde tiam la ejoj plurfoje ampleksiĝis. La societo hodiaŭ havas ĉirkaŭ 20000 anojn.
Asocio zurika artoamikaro
La asocio zurika artoamikaro ekde la jaro 1917 helpas al muzeaj ekspozicioj per pruntado de elektitaj artaĵoj.
Aktuala ekspozicio en arta domo Zuriko
La artodomo Zuriko en la jubilea jaro 2010 prezentas apartan ekspozicion, kiu daŭros de la 15-a oktobro 2010 ĝis la 30-a januaro 2011 kaj eldonas koncernan katalogon - La ekspozicio havas la nomon: "Picasso - die erste Museumsausstellung 1932", Picasso - la unua muzeoekspozicio en 1932.[1]