Svislando

lando en okcidenta Eŭropo

Svislando (ankaŭ SvisioSvisujo, aŭ, kiel traduko de Schweizerische Eidgenossenschaft kaj samsignifaj alilingvaj vortoj, Svisa KonfederacioHelveta Konfederacio; historie ankaŭ Helvetio) estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. La oficialaj lingvaj nomoj estas la jenaj:

  • Germana: Die Schweiz aŭ oficiale Schweizerische Eidgenossenschaft;
  • Franca: Suisse aŭ oficiale Confédération Suisse;
  • Itala: Svizzera aŭ oficiale Confederazione Svizzera;
  • Romanĉa: Svizra aŭ oficiale Confederaziun Svizra;
  • Latina oficiale: Confoederatio Helvetica (tio estas la deveno de la oficiala mallongigo CH).
Svisa Konfederacio
Schweizerische Eidgenossenschaft
Confédération suisse
Confederazione Svizzera
Confederaziun svizra
Confoederatio Helvetica
Flago de Svislando
Flago de Svislando
Blazono de Svislando
Blazono de Svislando
DetalojDetaloj
Nacia himno: Svisa psalmo
Nacia devizo: Unus pro omnibus, omnes pro uno
(Unu por ĉiuj, ĉiuj por unu)
Lokigo
ŝtatolando sen maralirokonfederaciofederaciosuverena ŝtatolando • Federal Treaty • Helveta Respubliko
Bazaj informoj
ĈefurboBerno (301 mil)
Oficiala(j) lingvo(j)germana lingvo, itala lingvo, franca lingvo, romanĉa lingvo
Uzata(j) lingvo(j)germana (63,7%),
franca (20,4%),
itala (6,5%),
romanĉa (0,5%)
Plej ofta(j) religio(j)katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
Areo41 285 km²
- % de akvo3,7 %
Loĝantaro8 738 791 (2021)
Loĝdenso212 loĝ./km²
Horzono+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajnoch
LandokodoCHE, CH
Telefona kodo+41
Plej alta punktoDufour-Pinto
Plej malalta punktoMajora Lago
Politiko
Politika sistemofederacia parlamenta demokratio
Ŝtatestroprezidanto alterniĝas jare.

Alain Berset,
Didier Burkhalter,
Doris Leuthard,
Ueli Maurer,
Guy Parmelin,
Johann Schneider-Ammann,

Simonetta Sommaruga

Ĉefministrola sep membroj de la Federacia Konsilio kolektive
Nacia tago1-a de aŭgusto
Sendependiĝodum 1648 (Paco de Vestfalio), la dato de 1291 estas nur pakto pri reciproka helpo inter 3 arbaraj kantonoj.
Ekonomio
ValutoSvisa franko (CHF)
vdr
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri svislando.

La alemana (germana lokadialekta) nomo estas Schwiiz.

Svislando limas en nordo al Germanio, en oriento al Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, en sudo al Italio, kaj en okcidento al Francio.

Unua svisa kernlando estiĝis en la jaro 1291 per la fondo de la tiel nomita Svisa Ĵurkomunumo, al kiu aliĝis iom post iom pliaj urboj, kaj kiu konkeris diversajn aliajn teritoriojn. La sendependeco de la Ĵurkomunumo estis unuan fojon oficiale rekonita de la imperio en 1648. La unua tutasvisa ŝtato tamen kreiĝis nur okaze de la Helveta Revolucio en 1798, kaj la hodiaŭa federacia svisa ŝtato fondiĝis en 1848.

Geografio

La ĉefregionoj

Geografie Svislando dividiĝas, depende kiel oni difinas la dividon, en tri ĝis ses ĉefregionojn, nome la Alpojn, la Svisa Mezlando, kiu konsistas el la Antaŭalpoj, mezlandaj ebenaĵoj kaj lagoj, kaj la Ĵuraso. Pli ol 90% de la loĝantaro vivas en la Svisa Mezlando, al kiu tamen apartenas nur triono de la svisa teritorio. La urbo Bazelo apartenas al la Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj kelkaj lokoj en Tiĉino al la ebenaĵo de Pado.

satelita bildo

La riversistemoj

Svislando fakte dividiĝas al kvar riversistemoj, kiuj (ĉu hazardo) preskaŭ kongruas kun la lingvaj regionoj. La kvar riversistemoj nutras kvar malsamajn marojn.

Rejnakvofalo
Inn en Engadino
Tiĉinalfluo al Majora Lago
Rodanfonto ĉe Rodanglaĉero

Rejno-Aro

La akvokolekta regiono de la riversistemo Rejno-Aro kun la escepto de parto de la Lago de Neŭŝatelo kongruas pli-malpli kun la germanlingva teritorio de Svislando sen la supera Valezo. La ĉefaj svisaj alfluantoj de Rejno kaj Aro estas Emme, Sarino, Reuss, Limato, Turo, Töss, Ergolz kaj Birs. La Rejno fluas al la Norda Maro (Atlantiko), kaj ĝi estas de la maro ŝipebla ĝis Svislando.[1]

Inn (Danubo)

La ĉefa alfluanto de la Danubo, la rivero Inn (romanĉe En, esperantigite Eno) fontas en la romanĉlingva regiono de Svislando en Engadino, Grizono. La akvo de la Inn alfluas tra la Danubo la Nigran Maron.[2]

Tiĉino kaj Adda (Pado)

La rivero Tiĉino estas unu el la ĉefaj alfluantoj de la Pado. Krome ankaŭ Adda kaj kelkaj de ĝiaj alfluantoj inter kiu Poschiavino alfluas al Pado. La akvokolekta regiono de la svisdevenaj alfuantoj de Pado kongruas kun la itallingva parto de Svislando. La riversistemo Tiĉino/Adda-Pado alfluas al la Adriatiko.[3]

Rodano

La akvokolekta regiono de Rodano apartenas kun la escepto de la supra Valezo al la franclingva teritorio de Svislando. Al la riversistemo de Rodano apartenas ankaŭ la rivero Doubs, kiu fontas en Ĵuraso. La riversistemo de Rodano alfluas al la Mediteraneo.[4][5]

La svisaj lagoj

Svislando ne disponas pri marbordo, sed Svislando estas riĉa je multaj grandaj kaj malgrandaj lagoj. La plej grandaj estas Bodenlago, Lemano, Lago de Neŭŝatelo, Kvarkantona Lago, Majora Lago, Lago de Lugano kaj Lago de Zuriko. La plej multaj lagoj estiĝis post la fino de la glaciepoko per la retiriĝintaj glaĉeroj. Ekzistas tamen ankaŭ lagoj, kiuj estiĝis per naturaj baraĵoj post montara rokfalo kaj ne forgendas la multnombraj baraĵlagoj, kiuj servas al la produktado de akvoelektra energio.

Mapo de Svislando

La plej grandaj urboj

Vidu ankaŭ: Listo de urboj en Svislando

Loĝantaro

La 31-an de decembro 2011 vivis 7 952 600 personoj en Svislando, inter ili 61,5% germanlingvaj svisoj, 17,1% franclingvaj svisoj, 6,4% italoj, 3,4% itallingvaj svisoj kaj 2,5% germanoj.[6]

Lingvoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj de Svisio.
Franc-parolanta parto, verde; german-parolanta parto, oranĝe; ital-parolanta parto, viole; kaj romanĉ-parolanta parto, purpure; striitaj areoj estas dulingvaj.

Svislando havas tri oficialajn ŝtatajn lingvojn (germana, franca, itala kaj la romanĉa estas duone ŝtata lingvo), kaj krome du senteritoriajn landajn lingvojn (kiuj estis oficiale rekonitaj en la jaro 1997 per la ratifiko de la Eŭropa Ĉarto de la regionaj kaj malplimultaj lingvoj), nome la jeniŝan lingvon de la svisaj ciganoj (proksimume 0,5 % de la loĝantaro) kaj la jidan lingvon de svisaj judoj precipe en la vilaĝoj Endingen kaj Lengnau (laŭcifere tamen tre malgranda grupo). Preskaŭ 30% de la Svisa loĝantaro estas eksterlandaj almigrintoj, pro kio en Svislando krom la 6 landaj lingvoj ankaŭ estas parolataj multnombraj aliaj lingvoj, inter kiuj la serbo-kroata (3%), hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%) kaj la angla (0,9%, procentaĵoj laŭ la stato de la jaro 1990). Pri la germana lingvo en Svislando endas atentigi, ke skribatas ĝenerale la norma germana lingvo, sed parolatas la multaj dialektoj de la alemana aŭ svisgermana lingvo. Artikolo 8 de la svisa federacia konstitucio postulas lingvan liberecon por ĉiu, do garantias al ĉiu individuo la rajton paroli sian denaskan aŭ preferitan lingvon kaj akiri en ĝi literaturon kaj edukon. Tiu rajto tamen ne signifas, ke la individuo povas en trafiko kun aŭtoritatoj postuli, ke tiuj devas komuniki kun ŝi aŭ li en lia aŭ ŝia lingvo. En oficialaj rilatoj validas la teritoria principo, nome la loka oficiala lingvo. En trafiko kun federaciaj instancoj eblas utiligi libere unu el la kvar oficialaj svisaj lingvoj (la romanĉa tamen atingis la statuson de oficiala lingvo nur per la nova konstitucio en la jaro 1999, antaŭ ĝi estis nur tiel nomita nacia lingvo).Ĉiuj leĝoj estas tradukataj al la franca, la germana kaj la itala.La romanĉa estas duone ŝtata, ĉar unue oni ne tradukas ĉiujn leĝojn en ĝin, tamen kaj due la civitanoj rajtas ekrilati kun la registaro en Berno uzante la romanĉan.[7][8]

Pro la kreskanta influo de imperiisma angla lingvo - la turisma industrio kaj internaciaj entreprenoj postulas la scion de t.n. lingvo franka.[mankas fonto]

En multaj kantonoj devige estas instruata la angla - anstataŭ oficialaj ŝtataj lingvoj.

Historio

Svisa Dieto en Baden 1531

Svisa Ĵurkomunumo (1291-1798)

Dum la jaro 1291 de la Sankta Romia Imperio apartiĝis la tri prakantonoj, Ŝvico, Urio kaj Untervaldo, kaj fondis la Svisan Ĵurkomunumon.Tiu alianco estis konfirmita per la Federacia Letero de 1291, kiu estas konservita en la Svisa Federacia Arkivo en Ŝvico. Al la ĵurkomunumo aliĝis iom post iom novaj kantonoj, kiuj serĉis protekton kontraŭ la habsburganoj kaj aliaj regnoj en tiama mezepoka Eŭropo. Tio estis la urbaj ŝtatetoj Zuriko, Berno, Lucerno, kaj la kantonoj Glaruso kaj Zugo. Aliaj teritorioj kaj kantonoj alvenis al Svislando sekve de militaj konkeroj, kiel Tiĉino kaj Vaŭdo. Al la antaŭindustria svisa ĵurkomunumo apartenis ankaŭ la urboj Rottweil en hodiaŭa Germanio kaj Savojo en hodiaŭa Francio. Nur okaze de la Vestfalia Paco en la jaro 1648 la imperiestro de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco cedis al la ĵurkomunumo la ŝtatan sendependecon. En la tempo de la reformacio sub Zvinglo en Zuriko kaj Kalvino en Ĝenevo la ĵurkomunumo apartiĝis en protestantan kaj katolikan partion. La ĵurkomunumo tamen neniam estis ŝtato en la hodiaŭa senco sed precipe milita kaj ankaŭ ekonomia unio multe pli loza tamen ol la hodiaŭa Eŭropa Unio. La supera kaj fakte ununura organo de la Svisa Ĵurkomunumo estis la Svisa Dieto, kunsido de la deputitoj de la membro-ŝtatoj, kiu kunvenis ĉiujare en loko okaze elektita.[9]

Standardisto kun helveta flago

Helveta Respubliko (1798-1803)

Sekve de la Franca Revolucio okazis revoluci-eksporto al Svislando kaj la Helveta Revolucio kun subteno de francaj trupoj sub Napoleono kondukis al la kreo de la Helveta Respubliko, kiu estis la unua tutsvisa ŝtato. Kiam kreiĝis la Helveta Respubliko Napoleono deprenis de Grizono la regionon Valtelino, kaj la Grandduklando Badenio konkeris la urbon Rottweil, kiu ĝis tiam estis membro de la Svisa Ĵurkomunumo. En Ĵuraso, kiu ĝis tiam grandparte apartenis al la Princepiskopejo Bazelo estiĝis en 1798 la Raŭraka Respubliko, kiu tamen vivis nur mallonge kaj de Napoleono estis integrita al Francio. Ĝenevo cetere en tiu epoko ne apartenis al la Helveta Respubliko sed al Francio.[10]

Svisa restaŭrado (1803-1848)

Post la kapitulaco de Napoleono ankaŭ en Svislando okazis restaŭrado de la malnova ordo, tamen la ideo de tutsvisa federacia ŝtato ne plu estis forigebla el la kapo de la ĉefe junaj radikaluloj. Dum la Viena Kongreso en 1815 Svislando deklaris eternan neŭtralecon, kiu estis agnoskita de la tiamaj eŭropaj ĉefpotencoj solene. Svislando devigis sin per tiu neŭtraleco defendi la trafikvojojn tra la Alpoj precipe tra Gotardo, ne enmiksiĝi en la politikon de la aliaj ŝtatoj, dum aliflanke la subskribintaj ŝtatoj de la viena traktato garantiis, neniam ataki milite Svislandon. La Viena Kongreso ankaŭ fiksis la definitivajn limojn de Svislando, kiuj kun malmultaj modifoj validas ĝis hodiaŭ. La kongreso atribuis al Svislando la Ĵurason, kiu tiam fariĝis parto de Kantono Berno. El la sendependa urbo Ĝenevo kaj diversaj ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj ĝis tiam apartenis al Savojo, estis formita Kantono Ĝenevo, kiu per la verdikto de la Viena Kongreso fariĝis ankaŭ svisa kantono. La epoko de la restaŭrado en Svislando staris sub la signo de la unua industriiĝo kaj de la fakto, ke la kamparaj regionoj postulis sendependecon de la urboj, al kiuj ili devis pagi altajn tributojn sen posedi egalajn rajtojn.[11]

La apartiĝo de Svislando en protestantan kaj katolikan partion kondukis al severa krizo: la katolikaj kamparkantonoj sub gvido de la Kantono Lucerno kreis la Apartfederacion (germane: Sonderbund). Tio estis defendo-ligo farita inter la konservemaj svisaj kantonoj Lucerno, Friburgo, Zugo kaj la t.n. prakantonoj Ŝvico, Urio, Nidvaldo. La ligo estiĝis en aŭtuno 1843 ĉe konferenco en la kuracloko Rothen. En septembro 1845 aliĝis ankaŭ la Kantono Valezo.

Sekvis la Apartfederaci-Milito. Dank' al la saĝeco de generalo Guillaume-Henri Dufour, la milito rapide finiĝis kaj la Apartfederacio estis dissolvita. Post la malvenko kontraŭ la federaciaj trupoj en novembro 1847 tiu ĉi defendoligo malfondiĝis.[12]

Fondiĝo de la Svisa Federacio (1848)

Sekvo de la Apartfederaci-Milito estis la malpermeso de la Jezuitoj kaj la malpermeso fondi en Svislando novajn monaĥejojn, leĝoj kiuj estis nuligitaj nur fine de la 20-a jarcento. Post la Apartfederacia milito en Svislando estis deklarita la religia paco en Svislando kaj la religia libereco estis garantiita en la federacia konstitucio. Per la artikolo 162 de la Federacia Konstitucio ĉia atako al la religia paco, nome la blasfemo kontraŭ dio kaj fiparolado pri religia kredo estis metita sub puno.[13]

Dum la cetera Eŭropo estis paralizita en nova krizo (estis la tempo de la Marta Revolucio) en Svislando la radikaluloj Radikal-Demokrata Partio de Svislando prenis la potencon. Svislando akceptis en 1848 sian Federacian Konstitucion kaj fariĝis la nun konata federacia ŝtato, konsistante el tiam 22 plenkantonoj (el inter kiuj 3 estis dividitaj al duonkantonoj) kaj estis elektita la unua Federacia Konsilio. La eksteraj limoj de Svislando ek de la Helveta Respubliko restis firmaj kaj ankaŭ la kantona subdivido ne plu ŝanĝiĝis, kun la escepto de la Kantono Ĵuraso, kiu estiĝis nur en la jaro 1971 per apartiĝo de la franclingva parto de la Kantono Berno.

Politika sistemo

Subsidiareca principo

Esenca trajto de la svisa politika sistemo estas la maksimuma divido de la politika potenco. La liberalaj principoj de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando, kiu estis la ideliveranto por la Svisa ŝtato, estis, ke neniu unuopulo havu tro da potenco. Neniam plu en Svislando devos ebli starigon de diktaturo aŭ feŭdisma sistemo. Laŭ tiu-ĉi principo oni elektis por Svislando la principon de maksimuma subsidiareco. Plej malgranda aŭtonoma unuo estas la komunumoj, super ili troviĝas la kantonoj, kiuj estas suverenaj ŝtatoj. Je federacia nivelo estas regulita nur, kio ne povas esti regulita pli bone je nivelo de kantono aŭ komunumo.

Legislativo

Ĉar Svislando estas rekta demokratio la supera leĝodona povo estas la popolo mem.

Nacia parlamentejo

Federacia parlamento

Ĝi plenumigas tiun funkcion unuflanke per la ne-rekta kanalo, nome la Federacia Asembleo (germane Bundesversammlung, france Assemblée fédérale, itale Assemblea federale). La asembleo konsistas el la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj) kaj la Kantona Konsilio (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj). La anojn de la Kantona Konsilio nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), dum la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.

Rektdemokrataj rajtoj

La povo de la federacia parlamento tamen estas grave limigita per kvar esencaj demokratiaj rajtoj:

Referendumo

Per referendumo la popolo en publika voĉdono povas decidi pri ŝanĝoj de la federacia konstitucio kaj federaciaj leĝoj. Ŝanĝo de konstitucio devas esti devige submetita al publika baloto, leĝmodifoj devas esti submetitaj al publika baloto, se iu ajn civitano kolektas 50'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj. Referendumaj decidoj estas definitivaj kaj devigaj por parlamento kaj registaro. Eĉ se en multaj kazoj la popolo diras jes al parlamentaj leĝo- kaj konstituci-proponoj, la nur ekzisto de la referenduma rajto jam kaŭzas, ke la parlamento ĉiam devas atenti, formuli moderajn leĝproponojn, kiuj ne riskas referenduman fiaskon.

Popoliniciato

Dum referendumo estas bremso por malhelpi enkondukon de nova leĝo, la popolo havas ankaŭ rektan leĝodonan rajton, nome la popol-iniciato: Kolektante 100'000 subskribojn de voĉdonrajtaj svisoj, ĉiu svisa civitano povas postuli pere de federacia popoliniciato modifon de la federacia konstitucio. Plej multaj iniciatoj ĉe balotoj malakceptiĝas, tamen en multaj kazoj la popoliniciato kaŭzis, ke la federacia parlamento elverkis pli moderan leĝoproponon ol la iniciato mem, kiu poste trovis la subtenon de pli-multo.[14]

Ŝtata iniciato

Iniciativrajton havas ankaŭ la kantonoj: Ĉiu kantono povas per ŝtata iniciato postuli la enkondukon de nova leĝo je federacia nivelo. En pluraj kantonoj, kiel ekzemple Zuriko unuopa civitano povas postuli, ke la kantono lanĉu ŝtatan iniciaton, kio signifas, ke en Svislando teorie ĉiu unuopa civitano povas kaŭzi federacian voĉdonon per simpla letero al la kantona registaro.

Ŝtata referendumo

Finfine la plimulto de la kantonaj registaroj povas postuli kontraŭ la volo de la federacia parlamento per ŝtata referendumo la voĉdonon pri nova leĝo. Tiu-ĉi rajto nur unu-foje en la svisa historio estis aplikita, kiam en la jaro 2005 estis faligita la impoŝtreformo, kiu favorigintus la riĉulojn laŭ la kontraŭuloj.

Kritiko de la rekta demokratio

En multaj landoj kiel ekzemple Germanio (kaj, malpli ofte, ankaŭ en Svislando mem) politikistoj timas rektan demokration. Ili argumentas, ke tiaj rekt-demokrataj rajtoj komplete paralizus la ŝtaton kaj ke politiko ne kapablus reagi al problemoj rapide.

Al tio tipe respondas la subtenantoj de rekta demokratio, ke la Svisa Federacio ekde 1848 bonege funkciis kaj estis unu el la plej stabilaj landoj de la mondo. La svisa ekonomio prosperas kaj la lando estas la plej riĉa lando kun plej alta vivnivelo sur la tuta planedo. Interese estas speciale, ke la svisa popolo (ofte kontraŭ la volo de parlamento kaj registaro) ofte favoris ekologion kaj mediprotektadon kaj publikan trafikon: limigo de rapideco al 120 km hore estis same akceptita en publika voĉdono kiel la investoj al la publika trafiko, dume estis akceptita fine de la 20-a jarcento popoliniciato, kiu postulis halton de konstruo de atomenergiaj centraloj dum dek jaroj kaj submetis konstruon de novaj atomcentraloj devige al popola voĉdono. La svisa sistemo do ĉefe limigus la povon de politikaj partioj.[15][16]

Ekzekutivo

La realiganta instanco (ekzekutivo) troviĝas en la manoj de la Federacia Konsilio. La Federacian Konsilion elektas la Federacia Asembleo. Ĝi konsistas el sep personoj kaj ĝia prezidanto, kiu estas unu el la sep membroj de la konsilio, ŝanĝiĝas ĉiu-jare.

Jurisdikcio

La supera jurisdikcia instanco estas la Svisa Federacia Tribunalo. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Lausanne. Ĝi havas subinstancojn kiel la Svisa Federacia Puntribunalo, kies sidejo troviĝas en Belinzono. La membroj de la Svisa Federacia Tribunalo estas elektitaj de la Nacia Asembleo laŭ propono de la Federacia Konsilio je vivodaŭro (tio signifas ĝis emeritiĝo).

Politikaj partioj en Svislando

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politikaj partioj en Svislando.

Ekonomio

Vitejterasoj en Lavaux
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Svislando, 2019

Svislando estas la 3a plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo,[17] kun 52.879 internaciaj dolaroj po kapo en 2005. La malneta nacia produkto estas la jena: entute 305 miliardoj $, pokape 40.63 $ [mankas fonto].

Ĉar la lando ne havas aliron al la maro kaj do estas senhavena, Svislando devas importi ĉiujn siajn krudaĵojn surtere kaj tial tre dependas de la ekonomiaj politikoj kaj komercaj limigoj de siaj komercaj partneroj. Tial Svislando establis tre evoluintan industrion.

Malgraŭ esti lando malriĉa je naturaj resursoj, Svislando sukcesis tre bone integriĝi en la kampo de industrio kaj ekonomio. Svisa industrio ne aspiras al amasproduktado, sed fokusigas siajn klopodojn sur produktado, kiu postulas kompetentecon kaj precizecon. Anstataŭ havi poluantajn fabrikojn, la svisoj specialiĝis pri luksaj produktoj kaj teknologio kaj tiel sukcesis eltiri la plej bonan el la industria revolucio. La svisaj produktoj estas konataj en la mondo kiel havantaj bonegan kvaliton, inter la famaj inter ili la horloĝoj, la tranĉiloj (ekz. Svisa tranĉilo) same kiel la svisaj fromaĝoj kaj ĉokolado.

La svisoj ne spertas la damaĝojn de aero kaj akvopoluado, kiun la industrio alportis al la resto de la mondo, ĉar ili trinkas akvon, kiu devenas el glaĉeroj kaj ne el subtera akvo, ĉar signifa parto de ilia elektro estas produktita el hidrelektraj digoj kaj ĉar ili zorgas pri aferoj de media kvalito kiel reciklado de rubaĵoj. Svislando eksportas ĉefe maŝinindustrian produktaĵon, kemiaĵojn, horloĝojn, nutraĵojn kaj ĉokoladon.

En Svislando, ekzistas multaj privataj lernejoj, studioj kaj edukaj institucioj en la kampo de teknologio, komerco kaj hoteloj, kiuj ĉiujare produktas milojn da tre specialigitaj diplomiĝintoj.

La limigita agrikultura areo estas kultivita en intensa metodo per maksimuma mekanizado. Kie agrikultura kultivado ne estas inda aŭ ebla, tie la areo estas rezervita por paŝtejo kaj uzita por kreskigi brutaron de elektita raso. Fakte, la du plej elstaraj agrikulturaj produktoj de Svislando estas vino kaj fromaĝo.

Svislando ne estas membro de la Eŭropa Unio sed de la Eŭropa Liber-komerca Asocio (ELKA), kadro paralela al la Unio establita en 1960. Tamen, male al la aliaj membroj de la unio, kiuj reguligas siajn komercajn rilatojn kun Eŭropo ene de la tiel nomata "Eŭropa Ekonomia Areo" (EEA), Svislando bazigas siajn komercajn rilatojn kun Eŭropo sur duflankaj interkonsentoj. Notindas ke Svislando ankaŭ ne estis membro de la Unuiĝintaj Nacioj ĝis 2002.

Agrikulturo

Svislando origine estis agrikultura lando. En la Alpoj kaj en Ĵuraso, la kamparanoj ĉefe vivas de alppaŝtejabovbredado produktante lakton kaj fromaĝon. Svisaj lakto kaj fromaĝoj ankoraŭ hodiaŭ estas gravaj eksportproduktoj, sed pro la disvolviĝanta teknkiko en la agrikulturo hodiaŭ nur malpli ol 5% de la laboristaro pergajnas sian vivon en la agrikultura sektoro.En la mezlando precipe en la Zurika Vinlando kaj ankaŭ en la plivarmaj deklivoj sude de la Alpoj en Tiĉino, en Valezo kaj ĉe la Lemanokaj la Lago de Neŭŝatelo oni kultivas vinon kaj fruktojn, dum en la Svisa Mezlando oni plantas legomojn tritikon, terpomojn, zukerrapojn kaj aliajn agroproduktojn.Kvankam en la kliŝoj de Svislando oni ankaŭ pro la mitoj de Vilhelmo Tell kaj Heidi emas kredi, ke Svislando estas agrikultura lando, ĝi fakte eĉ ne 60% de ĝia nutraĵo povas produkti mem.

Industrio

Tekstilindustrio

Jam en la frua 19-a jarcento precipe pro la abunde ekzistanta akvo-energio la industrio akiris pli kaj pli signifan rolon. Unue disvolviĝis tekstilindustrio baziĝante sur hejmlaboro. Sekvis ŝpin- kiaj teksaĵfabrikoj precipe en la Zurika Oberlando. La urbo Zuriko dankas sian riĉecon al la prosperanta tekstilindustrio de la 19-a jarcento. Nuntempe la tekstilindustrio en Svislando pli kaj pli perdis sian signifon, ĉar teksaĵoj el Ĉinuoj inundas la mondan merkaton je prezoj, je kiu ne eblas produkti en Svislando. Sukcese vivtenas sin entreprenoj, kiuj evoluigas specialajn materialojn, kiel ekzemple inteligentajn vestaĵojn, kiuj per integrita komputiltekniko povas servi al sciencistoj, sportistoj aŭ handikapitaj homoj.

Maŝinindustrio

Kun la tekstilindustrio evoluis ankaŭ la maŝinindustrio, unue en la sektoro de la konstruo de tekstilmaŝinoj. Per la konstruado de fervojoj ekprosperis lokomotiv- kaj vagonfabrikoj. Per la tutmondiĝo Svislando pro altaj salajrokostoj en la klasikaj industrioj nuntempe ne plu estas konkurenckapabla. Tiun malavantaĝon svisoj kompensis per alte specialigita industrio, kies evoluo postulas altnivelan edukadon kaj altan laborkvaliton. Kaj svsiaj entreprenoj ankaŭ sukcese trovis niĉojn, kiujn amasindustrio en la tria mondo ne facile povas okupi.

Horloĝoindustrio

Post la unua krizo de la tekstilindustrio precipe en la neŭŝatela Ĵuraso la entreprenistoj devis serĉi alternativon. Tiel naskiĝis fine de la 19-a jarcento precipe en urboj kiel Ĉaŭdefono la horloĝindustrio, por kiu Svislando hodiaŭ estas mondfama; konsekvence disvolviĝis dumtempe la anarkiistaj ideoj, notinde sine de la Ĵurasa Federacio stimulata de Bakunino.

Nutraĵo kaj ĉokolado

Ankaŭe la nutraĵindustrio ludas rolon en la svisa ekonomio. Svislando estas la naskiĝlando kaj sidejo de Nestlé, la plej granda nutraĵkompanio de la mondo. Fama Svislando estas por sia ĉokoladindustrio. Gravaj ĉokoladentreprenoj estas Lindt & Sprüngli kaj Chocolat Tobler.

Turismo

En la dua duono de la 19-a jarcento ĉefe la britoj kaj rusoj malkovris Svislandon kiel turisma celo. Per la konstruo de montaraj fervojoj kaj la kreskanta intersiĝo pri vintraj sportoj kiel skiado, Svislando fariĝis grava turisma celo. Sed ankaŭ somere precipe la Alpoj invitas al migrado kaj montgrimpado. Famaj turismaj regionoj estas la Berna Oberlando, Grizono kaj Valezo. En urboj kiel Davos danke al la aparta altecklimato estiĝis kuracturismo. Ekzistas en Svislando ankaŭ multaj akvomineralfontoj, ĉirkaŭ kiuj estiĝis kuracbanejoj, kiel ekzemple en Baden.[18]

Servoperado kaj bankoj

En la 20-a jarcento precipe ankaŭ por la politika stabileco kaj la nepartopreno de Svislando en la mondmilitoj ekprosperis la servo- kaj financsektoroj. Svislando kaj precipe Zuriko fariĝis grava internacia centro por bankoj kaj komerco.

Trafiko

Trajno antaŭ poŝtdistribucentro en Zuriko

Fervojo

Svislando havas hodiaŭ la plej bone funkciantan publikan trafiksistemon de la mondo. La koro de tiu-ĉi trafiksistemo certe estas la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La kvar ĉefaj aksoj estas la du linioj de oriento al okcidento (de Sankt-Galo tra Zuriko, Berno, Laŭzano al Ĝenevo kaj de Romanshorn tra Zuriko, Bielo, Neŭŝatelo al Ĝenevo) kaj de nordo al sudo (de Bazelo tra Berno, Lötschberg, Sempiono al Domodossola kaj de Ŝafhaŭzo, Zuriko, Ŝvico respektive Bazelo, Lucerno tra Gotardo al Tiĉino). Krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj ekzistas ankaŭ diversaj privataj kaj kantonaj fervojkompanioj, kiel ekzemple la Svisa Sudorienta Fervojo aŭ la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. Svislando disponas pri la plej densa fervojreto de la mondo, kies tuta longeco estas pli ol 5000 km kaj pri la plej densa horaro, nome averaĝe ĉiujn sep minutojn cirkulas trajno je ĉiu linio.[19]

Poŝtaŭtobusoj

La plej signifa transportentrepreno krom la Svisaj Federaciaj Fervojoj en Svislando estas la entrepreno Poŝtaŭto de la Svisa Poŝto, kiu funkciigas aŭtobusreton en la tuta lando. Poŝtaŭto kaj Svisaj Federaciaj Fervojoj firme kunlaboras kaj kunordigas siajn horarojn, tarifojn kaj biletojn.

Aŭtovojoj

Densa nacia reto de aŭtovojoj interligas ĉiujn svisajn regionojn kaj gravajn urbojn. Por la nord-sud-trafiko gravas la du tra-alpaj tuneloj tra la Gotardo kaj la San Bernardino.[20]

Alpaj kaj ĵurasaj montpasejoj

Granda defio por la stratkonstruistioj en Svislando estas la Alpoj kaj la Ĵurasa Montaro. Jam en antikva tempo la homoj komencis konstrui montpasejstratojn por superi tiujn gravajn trafikobstaklojn. La plej konata certe estas la Gotardpasejo, kies konstrui en la 13-a jarcento efektive kreis la ekzistokialon por la Svisa Ĵurkomunumo.

Aero

Svislando disponas pri tri interkontinentaj flughavenoj nome en Zuriko, Ĝenevo kaj en Bazelo la trilandan flughavenon Bazelo-Mulhaŭzo-Frajburgo. Internaciaj flughavenoj krome ekzistas en Altenrhein, Belp (Berno), Grenchen kaj Lugano.

Edukado kaj scienco

Ĉiam gravan rolon en Svislando ludis ankaŭ la esplorado. La unua universitato estis fondita en 1460 en Bazelo. La federacio kaj la kantonoj de Svislando jam en la 19-a jarcento enorme investis en la edukadon kaj kreiĝis pluraj renomaj faklernejoj kaj universitatoj. Pluraj nobelpremiitoj, interalie Albert Einstein, esploradis en Svisujo.

La ŝtataj esplorejoj estas la du teknikaj altelernejoj ETHZ en Zuriko kaj EPFL en Laŭzano, kaj la dek universitatoj. Famaj esplor-institutoj estas CERN, la Paul-Scherrer-Institut kaj EMPA.

Svisio estas konata pro sia longa tradicio de kemia kaj medicina esplorado. Nuntempe oni ankaŭ celas novajn esplorterenojn kiel nanoteknologion, komputsciencon, kosmosciencon kaj klimatsciencon. La graveco de la scienco por Svisujo devenas precipe de tio, ke Svisujo estas lando malriĉa je krudmaterialoj.

La publika edukado estas afero de kantonoj. Svislando ne havas edukministron. En la ĉefurbo Berno estas sidejo de Svisa Konferenco de la Direktoroj de la Publika Edukado.Jen la retejo de tiu konferenco.

Svisa kuirarto

La plej konataj tipaj sivsaj manĝaĵoj estas la fonduo (fandita fromaĝo, kiun oni manĝas per panpecoj trampitaj en ĝi), rakledo (fandita fromaĝo, manĝata sur terpomoj), roŝtio (roŝtitaj terpomoj) kaj muslio (kaĉeto el fruktoj kun tiversaj grajnoj kaj jugurto). Krom tiuj tre famaj manĝaĵoj ĉiu svisa regiono posedas sian propran tipan lokan kuirarton.

Religio

Katedralo Notre-Dame de Lausanne en kantono Vaud

Svislando ne havas oficialan ŝtatan religion, kvankam ĉiukaze la plejmulto de la kantonoj (krom Ĝenevo kaj Neuchâtel) agnoskas oficialajn ekleziojn, inkluzive de la Katolika Eklezio kaj la Svisa Protestanta Eklezio. Ĉi tiuj eklezioj, plus en kelkaj kantonoj la Prakatolika Eklezio kaj Judaj kongregacioj, estas financitaj de oficiala impostado de anoj.

Kristanismo estas la plej granda religio en Svislando, dividita preskaŭ egale inter la Katolika Eklezio (41,8% de la loĝantaro) kaj diversaj Protestantaj konfesioj (40%). Enmigrado dum lastaj jaroj alportas Islamanojn (4,3%, plejparte Albanojn, kaj tiuj plejparte el Kosovo) kaj Ortodoksanojn (1,8%) kiel notindajn religiajn malplimultojn. La demoskopio (opini-sondado) "Eŭrop-barometro" de 2005 trovis, ke 48% estas teistoj, 39% konfesas kredon je "spirito aŭ vivoforto", 9% estas ateistoj, kaj 4% agnostikaj.

La plej grandaj urboj (Berno, Zuriko kaj Bazelo) estas plejparte Protestantaj. Meza Svislando, kaj ankaŭ Tiĉino, estas tradicie Katolikaj. La Svisa Konstitucio de 1848—influita de la tiam freŝa impreso de la bataloj de Katolikaj kontraŭ Protestantaj kantonoj dum la Apartfederacia Milito (Sonderbund) konscie difinis ŝtaton kun garantiata grup-reprezentado, por ebligi pacan kunekzistadon de Katolikoj kaj Protestantoj.

Plebiscito en 1980 petanta kompletan apartigon de eklezio kaj ŝtato estis klare malakceptita, kun nur 21,1% voĉdonoj subtenintaj.

Ceteraj informoj

  • Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
  • Organizoj: UNO (2002) Konsilio de Eŭropo, Eŭropa Liber-komerca Asocio ELKA

Administra divido

Sivslando dividiĝas en 26 kantonoj. Vidu ankaŭ kantonoj (Svislando)

ISO / aŭtokodoblazonokantonoaliĝoĉefurboloĝantoj
1
areo
2
loĝantoj per km² – 3komunumoj5lingvoj
ZH Zuriko1351Zurikoa12726001'272'600
(1)
a00017291'729
(7)
a0000729729
(3)
a0000171171germana
BE Berno1353Bernoa0957100957'100
(2)
a00059595'959
(2)
a0000160160
(15)
a0000398398germana, franca
LU Lucerno1332Lucernoa0356400<356'400
(7)
a00014931'493
(9)
a0000238238
(9)
a000009797germana
UR Urio1291Altdorfa003510035'100
(24)
a00010771'077
(11)
a000003333
(25)
a000002020germana
SZ Ŝvico1291Ŝvicoa0137500137'500
(17)
a0000908908
(13)
a0000150150
(16)
a000003030germana
OW Obvaldo *1291Sarnoa003330033'300
(25)
a0000491491
(19)
a000006868
(22)
a00000077germana
NW Nidvaldo *1291Stansa003980039'800
(22)
a0000276276
(22)
a0000143143
(18)
a000001111germana
GL Glaruso1352Glarusoa003820038'200
(23)
a0000685685
(17)
a000005656
(23)
a000002727
3 (ekde 2011)
germana
ZG Zugo
8
1352Zugoa0106500106'500
(18)
a0000239239
(24)
a0000440440
(5)
a000001111germana
FR Friburgo1481Friburgoa0254000254'000
(11)
a00016711'671
(8)
a0000149149
(17)
a0000182182franca, germana
SO Soloturno1481Soloturnoa0247900247'900
(12)
a0000791791
(16)
a0000313313
(7)
a0000126126germana
BS Bazelo Urba *1501Bazeloa0185600185'600
(15)
a000003737
(26)
a00050465'046
(1)
a00000033germana
BL Bazelo Kampara *1501Liestala0266100266'100
(10)
a0000518518
(18)
a0000513513
(4)
a000008686germana
SH Ŝafhaŭzo1501Ŝafhaŭzoa007380073'800
(19)
a0000298298
(20)
a0000248248
(8)
a000003333germana
AR Apencelo Ekstera *1513Herisaŭ
4
a005260052'600
(21)
a0000243243
(23)
a0000217217
(12)
a000002020germana
AI Apencelo Interna *
13
1513Apenceloa001520015'200
(26)
a0000173173
(25)
a000008787
(20)
a00000066germana
SG Sankt-Galo1803Sankt-Galoa0460000460'000
(5)
a00020262'026
(6)
a0000227227
(11)
a000008989germana
GR Grizono1803Koiroa0187800187'800
(14)
a00071057'105
(1)
a000002626
(26)
a0000208208germana, romanĉa, itala
AG Argovio1803Araŭoa0569300569'300
(4)
a00014041'404
(10)
a0000403403
(6)
a0000231231germana
TG Turgovio1803Fraŭenfelda0234300234'300
(13)
a0000991991
(12)
a0000235235
(10)
a000008080germana
TI Tiĉino1803Bellinzonaa0322300322'300
(8)
a00028122'812
(5)
a0000114114
(19)
a0000201201itala
VD Vaŭdo1803Laŭzanoa0654100654'100
(3)
a00032123'212
(4)
a0000205205
(14)
a0000382382franca
VS Valezo1815Siona0291600291'600
(9)
a00052245'224
(3)
a000005555
(24)
a0000158158franca, germana
NE Neŭŝatelo1815Neŭŝateloa0168400168'400
(16)
a0000803803
(15)
a0000209209
(13)
a000006262franca
GE Ĝenevo1815Ĝenevoa0430600430'600
(6)
a0000282282
(21)
a00015201'520
(2)
a000004545franca
JU Ĵuraso1979Delemontoa006910069'100
(20)
a0000838838
(14)
a000008282
(21)
a000008383franca
CH Svislando1291Bernoa74591007'459'100a004128541'285a0000174174a00027732'773germana, franca,
itala, romanĉa

Rimarkoj:

Inter krampoj ĉiam la rango.
1 stato: 31-a de decembro 2005. svisa Federacia Oficejo pri Statistiko
2 km²
3 loĝantoj po km², Stand 2000
4 sidejo de la registaro kaj la parlamento, sidejo de la ĉefa juĝejo kaj la polico estas Trogen
5 stato: 1-a de januaro 2005
8 ĝis ĉi-tie: la ok malnovaj lokoj
13 ĝis ĉi-tie: la dek tri malnovaj lokoj
* = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.

Esperanto en Svislando

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Svislando.

Landa Esperanto-Asocio estas Svisa Esperanto-Societo fondita en 1903. Aktivaj lokaj Esperanto-grupoj kaj societoj ekzistas nuntempe en Bazelo, Berno, Ĝenevo, La Chaux-de-Fonds, Laŭzano, Neŭŝatelo, Wil (Sankt-Galo) kaj Zuriko. En Svislando okazis Universalaj Kongresoj en 1906 en Ĝenevo, en 1913 en Berno, 1925 en Ĝenevo, 1939 en Berno, 1947 en Berno kaj 1979 en Lucerno.[21]

De la 13a ĝis la 16a de majo 2015 okazis en Svislando, en Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds CDELI la tria tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, organizita de ILEI.

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj