Avant

Avant estas altrapida, mezdistanca pasaĝertransporta fervoja servo, funkciigata de la hispana publika kompanio Renfe Viajeros. Servoj Avant cirkulas kun maksimuma rapideco de 250 km/h, kompare kun la 310 km/h maksimuma rapideco de AVE. Ĝenerale, iliaj itineroj kovras malsamajn provincojn ene de la sama aŭtonoma komunumo aŭ alia apuda. Regionaj servoj je konvencia rapideco estas nomitaj Renfe Media Distancia.

Avant

Avant serio 104 ĉe stacio Zaragoza-Delicias
vagonara servo
Ĝeneralaj informoj
Loko Hispanio
Transportsistema specoRegionaj Altrapidaj Servoj
Komenco de trafiko2006
Teknikaj informoj
Nombro de linioj10
Aliaj informoj
Traklarĝo1 435 mm, 1 668 mm
TransportistoRenfe Viajeros
v • d • r

Servoj Avant estas aranĝitaj per trajnoj serioj 104, 114 kaj 121, en ununura klaskonfiguracio sen kafejo (krom en kelkaj ekzempleroj de serio 104).


Mapo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj