Azilpetanto

Azilpetanto estas persono kiu fuĝis de sia lando al alia lando, kaj petas la alian landon por protekto.
(Alidirektita el Azilpeto)

Azilpetanto estas persono, kiu alvenas al alia lando sen esti antaŭe agnoskita kiel rifuĝinto kaj serĉas politikan azilon. La fono por la peto por azilo plejofte baziĝas sur politikaj, etnaj kaj religiaj kialoj. Se la peto estas aprobita en la ricevanta lando, la persono ricevas unu el pluraj formoj de restadpermeso, kaj escepte politikan azilon. Ofta formo estas loĝpermeso pro humanitaraj kialoj, kie la koncernato ne plenumis la postulojn por azilo. Al homoj kun tia permesilo ankaŭ povas ricevi laborpermeson. Humanitaraj permesoj ofte estas donitaj lige kun milito aŭ militecaj kondiĉoj en la hejmlando, kaj povas esti retiritaj kiam la situacio pliboniĝis.

Azilpetantoj
Totala populacio
Por 2022: 2.9 million[1]
Landoj kun signifaj populacioj

de azilpetantoj

Venezuelo264,000
Afganistano208,500
Kubo194,700
Nikaragvo165,800
Ukrainio152,000
Sirio147,600
Kolombio90,500
Honduraso79,700
Haitio73,500
Turkio71,800

Personoj, kiuj havas fonditan timon de persekuto, estas, laŭ la Konvencio pri Rifuĝintoj de 1951, rajtigitaj al la statuso de rifuĝinto (aŭ azilo), kaj ne povas esti resenditaj al sia devenlando kontraŭ sia volo. Landoj kiuj subskribis la 1951-datita Konvencion pri Rifuĝintoj estas devigataj akcepti rifuĝintojn. Internacie, estas la Komisaro de UN por Rifuĝintoj kiu kontrolas la rajtojn de rifuĝintoj.

Azilpetantoj petas politikan azilon en lando kie ili opinias, ke ili povas vivi pli sekure aŭ pli bone. En politikaj diskutoj, du specoj de azilpetantoj ofte estas distingitaj:

  • Politikaj rifuĝintoj : azilpetantoj, kiuj fuĝis pro persekuto pro siaj religiaj, politikaj aŭ sindikataj opinioj, mallonge pro sia sekureco; ili estas rifuĝintoj en la signifo de la difino en Artikolo 1A de la Konvencio pri Rifuĝintoj de 1951 kaj la Aldona Protokolo de Novjorko de 1967.
  • Ekonomiaj rifuĝintoj : azilpetantoj kiuj petas (ekonomian) azilon en certa lando pro la ŝanco de pli bona vivo.

La linio inter rifuĝintoj dezirantaj eskapi vivdanĝeran situacion kaj ekonomiaj rifuĝintoj estas malklara. La manko de jurŝatateco aŭ malstabila politika situacio en la devenlando ofte estas akompanata de nesufiĉa sanservo, sociala sekurecosociala asekuro, edukŝancoj, kaj korupto. En multaj kazoj estas ne eble por nek la azilpetanto aŭ la enmigradoficialuloj decide pruvi la motivojn por la azilpeto.

Juraj profesoroj de Universitato Duke sugestas permesi al azilpetantoj procesi la persekutantajn landojn, kaj transdoni la rajtojn de la proceso al la gastigantaj landoj. Ili ankaŭ prezentas precedencon de persekuta lando kiu malvenkiĝis al la premo de internacia komerco kaj pagis kompensojn [2].

Referencoj

Por plia legado

Vidu ankaŭ