Bajkonur

Bajkonur (pli frue Leninsk) estas urbo en Kazaĥio, administrata de Rusio. Ĝi estis konstruita por priservi la Kosmodromon Bajkonur kaj estis oficiale nomata kiel Bajkonur far Boris Jelcin je la 20-a de decembro de 1995.

Bajkonur
Federacia urbourbo • city of republican significance

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo468320
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro39 161  (2018) [+]
Loĝdenso687 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 63° 19′ O (mapo)45.6363.31445° 38′ N, 63° 19′ O (mapo) [+]
Alto100 m [+]
Areo57 km² (5 700 ha) [+]
HorzonoUTC+06:00 [+]
Bajkonur (Kazaĥio)
Bajkonur (Kazaĥio)
DEC
Bajkonur
Bajkonur
Situo de Bajkonur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baikonur city [+]
vdr

La origina Bajkonur estis mineja urbo, kelkajn centkilometrojn pli nordoriente. La lanĉejo estis nomita por konfuzi la malamikojn kaj lasi la lokon en sekreto.[mankas fonto]

La sorto de la urbo estas forte ligita al tiu de la sovetia kaj rusia kosmoprogramoj. Bajkonur nune estas sur teritorio de Kazaĥio. Rusio por ekspluatado de la kosmodramo pagas dekojn da milionoj da dolaroj ĉiujare. Malgraŭ tio, neeblas rifuzi de Bajkonur aŭ krei ion similan en proksima estonto.

Ĝia ISO 3166-2 kodo estas KA:BAY


Eksteraj ligiloj