Bakonynána
Bakonynána (bakonjnAna) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Zirc.
Bazaj informoj
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 1060
- Poŝtkodo: 8422
- Telefonprefikso: 88
Situo
La vilaĝo situas en valo de montaro Bakony, fine de sakovojo. Zirc troviĝas 10 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1488 en formo Nana. La vilaĝo longe apartenis al fortikaĵo Várpalota. Poste pro la bataloj kaj impostoj la vilaĝo senhomiĝis. En la 18-a jarcento familio Nádasdy (nAdaŝdi) venigis germanojn. La familio posedis la kampojn ĝis 1945.
Vilaĝservoj estas germana aŭtonomio, lernejo, germana infanĝardeno, biblioteko, interretejo, sportejo, kuracejo, infankuracejo, apoteko.
Vidindaĵoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka