Banko de Sankta Spirito

La Banko de Sankta Spirito (itale Banco di Santo Spirito) estis la banko de la Papa Ŝtato kaj la unua nacia banko en la mondo (kiel la banko de la Papa Ŝtato, sed ĝi ne estas la Vatikana Banko, kiu estos fondita en 1942) [1]. La banko estis fondita la 13-an de decembro 1605 de papo Paŭlo la 5-a, en 1923 ĝi estis korpigita kiel korporacio posedata de akciuloj, en 1992 ĝi kunfandiĝis kun la Banko de Romo (Banco di Roma), ekde 2002 parto de la grupo Capitalia [2]. La bankdokumentoj estis konservitaj en la Sekreta Vatikana Arĥivo [3].

Banko de Sankta Spirito
negoco • entrepreno
Komenco1605 vd
Fino1992 vd
PosteUniCredit Banca di Roma vd
Lando(j)Italio vd
SidejoRomo
Jura formoakcia kompanio
vdr

Historio

Papo Paŭlo la 5-a decidis establi bankon de la papa ŝtato por liberigi sin de dependeco de florentinaj bankistoj. La unua celo de la banko estis financi la agadojn de malsanulejo nomita: "Hospitalo de la Sankta Spirito en Sassia" (itale Spedale e Chiesa di Santo Spirito en Sassia), tial la origino de ĝia nomo. La oficiala posedanto de la banko estis la hospitalo, sed ĝi estis uzita por financi la papan ŝtaton ĝenerale, la Rom-Katolikan eklezion, preĝejojn kaj hospitalojn kaj publikajn en Romo kaj aliaj [4].

En 1667, papo Klemento la 9-a donis al la banko ĝian loĝejon en la "Palaco de la Banko de la Sankta Spirito" (itale Palazzo del Banco di S. Spirito) kaj la nomo de la strato estis ŝanĝita al itale "Via dei Banchi Nuovi" (kontraste. al la florentinaj bankoj kiuj estis la "malnovaj bankoj") [5][6] .

En 1750, papo Benedikto la 14-a, kiu strikte malpermesis la uzuron, publikis enciklikon konatan kiel la Vix Pervenit, kondamnante monpruntado por uzuro. Ĉi tio kaŭzis ŝanĝojn en la banko kaj limigante ĝian pruntedonadon. En 1786 la banko komencis presi monbiletojn [7].

En 1923, la banko estis integrigita kiel korporacio posedata fare de akciuloj, ene de la kadro de la moderna ekonomio. En 1935 la banko estis naciigita de faŝisma Italio .

En 1989 la banko akiris la romian bankon "Cassa di Risparmio di Roma" kaj en 1992 kunfandiĝis en la Bankon de Romo [8].

Referencoj

Vidu ankaŭ