Batalo de Alĵubaroto

La Batalo de AlĵubarotoAljubarrota okazis inter fortoj de la Reĝlando Portugalio kaj la Reĝlando Kastilio, en la 14-a de Aŭgusto 1385, precize inter trupoj portugal-anglaj estritaj de Johano la 1-a de Portugalio kaj de lia konestablo Nuno Álvares Pereira, kaj la kastilia armeo de Johano la 1-a de Kastilio, kun aliancanoj portugaloj, aragonanoj, italoj kaj francoj.[1]​ La batalo okazis en la kampo Sankta Georgo proksime de la urbo Aljubarrota, inter Leiria kaj Alcobaça en la centro de Portugalio. La rezulto estis la malvenko de kastilianoj, kio finigis la kastiliajn klopodojn akiri la portugalan kronon, cele al la finigo de la portugala krizo de 1383-1385 kaj la plifirmigo de Johano la 1-a kiel reĝo de Portugalio, nome la unua de la dinastio Avis.

Batalo de Alĵubaroto.

Por celebri la venkon, Johano la 1-a de Portugalio ordonis la konstruadon de la monaĥejo de Sankta Maria de la Venko en la Batalo kaj la fondon de la urbo Batalha (nomo tradukebla al batalo), proksime al la loko de la batalo. La reĝo, lia edzino Filipa de Lankastro kaj kelkaj filoj estis entombigitaj en tiun monaĥejon, kiu nun estas Monda heredaĵo de Unesko.

Notoj