Bavara Soveta Respubliko

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri soveta respubliko ekzistanta de aprilo ĝis majo 1919. Por informoj pri la konkurenca popola respubliko ekzistanta de novembro 1918 ĝis aŭgusto 1919, vidu la artikolon Bavara Popola Respubliko.

La Bavara Soveta Respubliko aŭ pli precize Bavaria Respubliko de Konsilantaroj respektive Bavara Konsilantara Respubliko (germane Bayerische Räterepublik)[1][2] estis la mallongdaŭra klopodo por establi socialisman ŝtaton en la Libera Ŝtato de Bavario dum la Germana Revolucio.[3][4] Ĝi prenis la formon de respubliko de laborista konsilantaro.[5] Ofte ĝi laŭ la ĉefa respublika urbo Munkeno ankaŭ nomatas Munkena Soveta Respubliko respektive Munkena Konsilantara Respubliko (Münchner Räterepublik).[6][2]. La revolucia registaro serĉis transpreni la tutan Germanion kaj anstataŭigi la ĵus proklamita Vajmaran Respublikon en komunisma ŝtato bazita sur laboristaj konsilioj aŭ se tiu ne eblas tiam intencis sendependigon el la Vajmara Respubliko.

Bavara Soveta Respubliko
Plena origina nomo:
Bayerische Räterepublik
6-a de aprilo 1919 – 3-a de majo 1919

historia neagnoskita ŝtato • sinproklamita ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Vajmara RespublikoVajmara Respubliko
Bavara Popola RespublikoBavara Popola Respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Vajmara RespublikoVajmara Respubliko
Libera Ŝtato de BavarioLibera Ŝtato de Bavario
Elstaraj historiaj eventoj
Prezidanto
6-a ĝis 12-a de aprilo 1919Ernst Toller
12-a de aprilo ĝis la 3-a de majoEugen Leviné
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Prezidantoj estis de la 6-a ĝis 12-a de aprilo 1919 Ernst Toller kaj de la 12-a de aprilo ĝis la 3-a de majo Eugen Leviné.

Post la sanga subpremo de la respubliko fare de policaj kaj aliaj ŝtataj instancoj, Bavario ekde 1919 kontraste fariĝis kovejo de naciisme konservativaj kaj dekstre ekstremismaj politikaj movadoj.[7]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

11° 34′ O / 48.133 °N, 11.567 °O / 48.133; 11.567 (mapo)