Komunisma ŝtato

Komunisma ŝtato estas ŝtato kiu estas kutime administrata kaj regata de ununura politika partio teorie reprezentanta la proletaron, gvidita de marksism-leninisma filozofio, kun la celo atingi komunismon. Okazis pluraj okazoj de komunismaj ŝtatoj kun funkciad-politikaj partopren-procezoj implikantaj plurajn aliajn ne-partiajn organizojn, kiel ekzemple sindikatojn, fabrik-komitatojn, kaj partoprenadon en rekta demokratio.[1][2][3][4][5] La esprimo "Komunisma ŝtato" estas uzata fare de okcidentaj historiistoj, politikaj sciencistoj kaj amaskomunikiloj por rilati al tiuj landoj. Tamen, kontraŭe al okcidenta uzokutimo, tiuj ŝtatoj ne priskribas sin kiel "komunisma" nek ili asertas esti atinginta komunismon; ili nomas sin mem socialismaj ŝtatoj aŭ la ŝtatoj de laboristoj kiuj estas en la procezo de konstruado de socialismo.[6][7][8][9] Aliaj titoloj estas "popola respubliko", "socialisma respubliko" aŭ "demokratia respubliko".

Mapo de landoj kiuj deklaris sin aŭ estis deklaritaj komunismaj ŝtatoj laŭ difinoj de Marksismo-leninismo aŭ de Maoismo iam en ties historio (ne nepre samtempe).
Nuntempaj komunismaj ŝtatoj

Priskribo

La adoptado de socialismo kiel ekonomia kaj socia sistemo, sekvante la ideologiajn principojn de marksismo (aŭ ĝiaj variantoj marksismo-leninismo, maoismo, ktp.), implicas la ŝtatigadon kaj kooperativigadon de la produktadrimedoj kaj de la tero kaj politike la regadon teorie fare de la laborista klaso (marksisme nomata, la diktatoreco de la proletaro), praktike fare de la komunisma partio.

Komunismaj ŝtatoj povas esti administraciitaj per ununura, centraligita partiaparato, kvankam landoj kiel ekzemple Norda Koreio havas plurajn partiojn. Tiuj partioj kutime estas Marksism-leninismaj aŭ iu vario de tio (inkluzive de Maoismo en Ĉinio kaj Ĵuĉe-ideologio en Norda Koreio), kun la oficiala celo de atingado de socialismo kaj progresado direkte al komunismo. Tiuj ŝtatoj estas kutime nomitaj fare de marksistoj kiel diktaturoj de la proletaro, aŭ diktaturoj de la laborista klaso, per kio la laborista klaso estas la reganta klaso de la lando, kontraste al kapitalismo, ĉe kiu la burĝaro estas la reganta klaso.

Komunismaj ŝtatoj kiel ekzemple Sovetunio kaj Norda Koreio estis kritikitaj fare de okcidentaj verkistoj kaj organizoj surbaze de manko de plurpartia okcidenta demokratio, aldone al pluraj aliaj areoj kie socialisma socio kaj okcidentaj (kapitalismaj) socioj malsamis. Tiu ŝtatstrukturo estis derivita de la leninisma koncepto de demokrata centrismo, kvankam Sovetunio permesis nomumon de kandidatoj al sovetaj komitatoj el sindikatoj, religiaj organizoj, fabrikkomisionoj. Ekzemple, kritikoj estis ofte bazitaj sur la strukturo de societumita proprieto en komunismaj landoj, kontraste al privata proprieto de la produktadrimedoj, kiel ofta proprieto tra kooperativoj kaj ŝtata administracio. Komunismaj ŝtatoj ankaŭ estis kritikitaj pro la influo kaj atingo de siaj respektivaj regantaj partioj sur socio, aldone al manko de rekono fare de kelkaj okcidentaj laŭleĝaj rajtoj kaj liberecoj, kiel ekzemple la rajto je privata proprieto, kaj la limigo de la rajto al libera sinesprimo. Sovetiaj aktivuloj kaj socialistoj respondis al tiuj kritikoj elstarigante la ideologiajn diferencojn en la koncepto de "libereco". McFarland kaj Ageyev notis ke "marksism-leninismaj normoj malgravigis malkontroleman individuismon (kiel kiam loĝigo estas determinita per onia kapablo pagi), ankaŭ [kondamnante] larĝajn variojn en persona riĉaĵo kiam la Okcidento ne havas. Anstataŭe, sovetiaj idealoj emfazis egalecon - liberan edukon kaj medicinan prizorgon, malmulte da malegaleco en loĝigo aŭ salajroj, kaj tiel antaŭen."

Kie la reganta partio prenas la formon de marksismo-leninismo, la unu-partia ŝtato estas kutime nomita komunisma ŝtato, kvankam tiaj ŝtatoj ne uzas tiun esprimon por priskribi sin, adoptante anstataŭe la titolon "popola respubliko", "socialisma respubliko" aŭ "demokratia respubliko". Unu stranga ekzemplo estas Kubo, kie la rolo de la Komunisma Partio estas menciita en la konstitucio, kaj neniu alia partio rajtas kampanji aŭ prezenti kandidatojn por elekto, inkluzive de la komunisma partio. Kandidatoj estas elektitaj per individua balotado sen formala partia implikiĝo, kvankam elektitaj asembleoj konsistas el membroj de la reganta partio kaj de nepartiaj kandidatoj.

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj