Benedikto de Nursio

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sankta Benedikto de Skalka.

Benedikto de NursioSankta Benedikto (latine: Benedictus de Nursia; naskiĝis ĉirkaŭ 480 en Nursio (la nuna Norcia) en Umbrio, Italujo; mortis la 21-an de marto 547 sur la Monto Kasino dum preĝado, antaŭ la altaro), estis katolika monaĥo kaj iel la fondinto de katolika monaĥeco.

Sankta
Benedikto de Nursio
Sanktulo, fondinto de ordeno, abato
Sankta Benedikto kaj sankta Marko (pentraĵo de Giovanni Bellini)
Sankta Benedikto kaj sankta Marko
(pentraĵo de Giovanni Bellini)
Persona informo
Naskiĝo2-a de marto 480
en Norcia
Morto21-a de marto 547
en Montokasino
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojlatinaitala vd
Ŝtataneconekonata valoro vd
Familio
GefratojSkolastika de Nursio vd
Profesio
Okupoverkisto • teologo • religiulo vd
Laborkampoteologio • monkish life vd
Sanktulo
Kanonizo1220 de Honorio la 3-a
ĈefsanktejoAbatejo Montokasino,
Abatejo Fleury
Festotago11-a de julio (katolika eklezio)
14-a de marto (ortodoksa kristana eklezio)
Atributojkapuĉmantelo, libro de la benediktana regulo,
episkopa bastono
PatronecoEŭropo, benediktanoj, terkultivistoj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Benedikto, filo de riĉa bienulo, ekstudis en Romo kaj renkontis komunumon de asketoj, kies vivmaniero tiom imponis lin, ke li retiriĝis el la monduma vivo.

Li kolektis ĉirkaŭ si aliajn asketojn kaj starigis por si kaj ili jenajn viv-regulojn:

  1. fraŭlan vivon,
  2. simplajn manĝojn, rezigno je viando de kvarpieduloj, nur unu varma manĝo ĉiutage, limigo de vinkonsumo
  3. fiksaj tempoj por preĝado (7-foje), studo, laboro kaj dormo.

La modelo por monaĥeja vivo estis laŭ Benedikto la familio, kun la monaĥestro kiel patro kaj la monaĥoj kiel fratoj.

Kvankam jam fruaj raportoj ekzistas pri miraklaj agadoj dum lia vivo, la plej grava afero en lia vivo estis verŝajne, ke kiel ano de socie alta tavolo, li dediĉiĝis al korpa laboro kaj transdonis tion al siaj posteuloj. La frapfrazo "ora et labora 'et lege)" (preĝu kaj laboru (kaj legu)) tamen ne estas de li, sed estiĝis nur je la fino de la 19-a jarcento.

Benedikto en sia regularo, ligas laboron al legado (RB 48) kaj donas fiksan strukturon al la tago. Tio validas ĝis hodiaŭ.

Krome Benedikto estis ĉiam konsiderata pacemulo. Multaj el la reguloj celas pacon inter la estro kaj la monaĥoj kaj inter la generacioj. Tial la dua frapvorto de la benediktanoj estas nuntempe paxpacis (paco).

En 529 Benedikto fondis monaĥan komunumon sur la Monto Kasino. Tiun daton oni foje konsideras kiel la finon de la antikva epoko kaj komenco de la mezepoko.

Nuntempe

Daŭre ekzistas monaĥaj ordenoj, por viroj kaj virinoj, bazitaj je la reguloj de Benedikto. Oni nomas iliajn anojn benediktanoj aŭ benediktaninoj.

Benedikto estas honorata kiel sanktulo en la katolika eklezio.Lia memortago estis ekde la 11-a jarcento la 21-a de marto, ekde 1970 la 11-a de julio.

Fotogalerio


Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Papo Gregorio la 1-a verkis biografion pri Benedikto, kiu estas la precipa, preskaŭ la nura historia fonto pri li. En la germana: Der Heilige Benedikt, Buch II der Dialoge. EOS Verlag, St. Ottilien 1995. ISBN 3-88096-730-X
  • Benedikto de Nursio: Die Regel des heiligen Benedikt (La regulo de sankta Benedikto). Beuroner Kunstverlag, Beuron 1990. ISBN 3-87071-060-8
  • Bohnes kaj aliaj: In guten Händen, Lehrbuch der Altenpflege (En bonaj manoj, lernilo pri maljunulflegado), volumo 2, Cornelsen Verlag, Berlin, 2007. ISBN 978-3-464-45212-7

Eksteraj ligiloj