Bengt Danielsson

sveda antropologo

Bengt DANIELSSON (naskiĝis la 6-an de julio 1921 en Krokek, komunumo Norrköping, mortis 75-jara la 4-an de julio 1997 en Stokholmo) estis sveda antropologo kaj direktoro de la Sveda Nacia Muzeo de Etnologio (1967-1971). Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo kaj de la universitato de Vaŝingtonio.

Bengt Danielsson
Persona informo
Bengt Danielsson
Naskiĝo6-an de julio 1921 (1921-07-06)
en Krokek
Morto4-an de julio 1997 (1997-07-04) (75-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvojsveda vd
ŜtatanecoSvedio vd
Alma materUniversitato de UpsaloUniversitato de Vaŝingtonio vd
Familio
Edz(in)oMarie-Thérèse Danielsson (en) Traduki vd
Profesio
Okupoantropologo
etnologo
etnografo
esploristo
verkisto
mondovojaĝisto vd
Laborkampoetnografio vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li iĝis konata pro sia partopreno en la "Kon-Tiki Ekspedicio" de Thor Heyerdahl en 1947. En 1948 li geedziĝis kun la francino Marie-Therese en Limo kaj vivis kun ŝi unue ekde 1949 ĝis 1952 sur la insulo Raroia, parto de la insularo Tuamotuoj, kaj poste ekde 1953 sur la insulo Tahitio. Li doktoriĝis ĉe la Universitato de Upsalo en 1955 kun tezo pri "Laboro kaj Vivo en Raroia". La geedzoj publikigis multajn studojn de Polinezio, inkluzive de ses-voluma historio de la insuloj. Li aktivis en la mediprotekta movado – precipe kontraŭ la francaj nukleaj proveksplodoj en Polinezio – kaj tial en 1991 honoriĝis per la Premio de ĝusta vivmaniero.