Benoît Philippe

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Benoît PHILIPPE [benŭa' filip'] (naskiĝis en 1959 en Baden-Baden, Germanio) estas esperantisto, poeto kaj gimnazia instruisto naskiĝinta en Germanio.

Benoît Philippe
Benoît Philippe
Benoît Philippe
Persona informo
Naskiĝo9-a de januaro1959
en Baden-Baden, Germanio Germanio
LingvojEsperanto
ŜtatanecoGermanioFrancio
Okupo
Okupopoeto • esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperantoliaj verkoj
Aliaj aktivaĵojplurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA
Esperantistiĝis en1980
vdr

Vivo

Benoît Philippe naskiĝis en la tiama franca kvartalo de Baden-Baden, Federacia Respubliko Germanio), kie ekde 1963 li frekventis francajn lernejojn kaj ekde 1969 en la franca gimnazio lernis la germanan, la gepatran lingvon de siaj gepatroj, kiuj naskiĝis en la germanlingva Loreno (Francio). En 1976 li trapasis francan abiturientan ekzamenon (baccalauréat).

De 1976 ĝis 1983 Benoît Philippe studis germanan kaj francan filologiojn en la Universitato de Freiburg im Breisgau (Federacia Respubliko Germanio), kie li eklernis la okcitanan kaj la rumanan. Komence de sia studenta periodo li malkovris en librovendejo de la alzaca urbo Colmar la ekziston de Esperanto, kiun li poste en 1980 eklernis kun sia amiko Hubertus Schweizer (esperantisto ekde 1973). Li plu studis lingvistikon kaj francan literatursciencon en la universitato de Konstanz (Federacia Respubliko Germanio) de 1983 ĝis 1991, kiam lia doktora disertacio aperis sub la titolo Sprachwandel bei einer Plansprache am Beispiel des Esperanto (Lingva evoluo en planlingvo ekzemple de Esperanto)[1][2].

En 1993 li ŝanĝis sian francan ŝtatanecon kontraŭ la germana kaj ekde tiu jaro laboris kiel gimnazia instruisto de la franca kaj de la germana en Tuttlingen kaj ekde 1995 en Dresdeno (Federacia Respubliko Germanio), kie li kuratoras la Saksan Esperanto-Bibliotekon ekde 2001. Ekde 2016 li instruas la francan kaj la germanan en la Deutsche Schule Prag - Německá Škola v Praze (germana lernejo de Prago).

Verkoj

Dum la 80aj kaj 90aj jaroj li publikigis siajn poemojn sub la nomo Benito en la literatura kajero Beletra niĉo de Forumo, bulteno de LSG. Frukto de tiu eldonaĵo estas diversaŭtoraj poemoj, kiujn li arigis en la geja antologio Glaŭka lum'[3].Li estis plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj: en 2005 (1a premio pro "Ekvadoro"), 2013 (2a premio por "Atena taverno"), 2014 (2a premio pro "Olivero aŭ pri sinmortiginto", 3a premio pro "Fino de la lernojaro") kaj 2016 (2a premio pro "Mathias").En marto 2008 li publikigis en Beletra Almanako numero 2 ses poemojn.

Studoj

  • Sprachwandel bei einer Plansprache am Beispiel des Esperanto (Lingva evoluo en planlingvo ekzemple de Esperanto, doktoriĝa disertaĵo). Konstanz: Hartung-Gorre, 1991, 362 p. ISBN 3891914806.

Antologioj

Poemaroj

  • Gedichte (24 poemoj en la germana), 1979.
  • Verse reversi, Mondial, Novjorko, 2008, 159 p. ISBN 9781595690975.
  • Kvazaŭ varfo. Originalaj poemoj, kun postparolo de Nicola Ruggiero kaj kelkaj tradukoj de la poemoj en aliajn lingvojn. Novjorko: Mondial, 2016, 203 p. ISBN 9781595693327.

Tradukoj

  • Badenlanda legendaro de la Konstanca Lago. Dobřichovice: Kava-Pech, 1998, 127 p. ISBN 8085853396. Folkloraj historietoj tradukitaj kaj nove rakontitaj de Philippe.
  • Helfricht, Jürgen: La Dresdena Sinjorina preĝejo. Kroniko de la jaro 1000 ĝis hodiaŭ. Dobřichovice: Kava-Pech, 2013, 86 p. ISBN 9788087169421. Kun fotoj de Lucien Philippe kaj Ehrenfried Schäfer.

Aliaj

  • Alphabetischer Katalog der Sächsischen Esperanto-Bibliothek. Alfabeta katalogo de la Saksa Esperanto-Biblioteko (3 volumoj). Dresden: Sächsische Esperanto-Bibliothek, 2001, 2007, 2016.

Eksteraj ligiloj

Referencoj