Galega lingvo

latinida lingvo parolata en Galegio, Hispanio

La galega lingvo (ISO-kodo ISO 639-2: glg, ISO 639-1:gl) estas latinida lingvo tre simila al la portugala aŭ, kiel tradicie defendas lingvistiko, dialekto de la portugala.

Galega
galego
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Galegportugala lingvaro
Parolata enGalegio (Hispanio)
Parolantoj2 500 000
Denaskaj parolantoj3.188.400
Skribolatina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo enGalegio
Reguligita deReĝa Galega Akademio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1gl
  ISO 639-2glg
  ISO 639-3glg
  Glottologgali1258
Angla nomoGalician
Franca nomogalicien
vdr

Ĝi estas parolata precipe en nordokcidenta Hispanio en Galegio. Entute 3 milionoj da homoj parolas ĝin. Ĝi ankaŭ estas ofte parolata en la tre abunda elmigrinta galega diasporo.

Historio

Lingva mapo de sudokcidenta Eŭropo kiu montras grandecon de la galicia inter la jaroj 1100 kaj 2000.

La galega lingvo estas pli-ol-miljara lingvo kiu pro politikaj cirkonstancoj eniris tunelon de altrudita silentado en la unuaj jardekoj de la 16a jarcento. Iom post iom ĝi iĝis diskriminaciilo kaj kaŭzo de morala kaj korpa sufero de multnombraj generacioj. La seninterrompa parola uzo fare de modestaj homoj kaj la laboro de la elita intelektularo, kiu de la 19a jarcento sukcesis revalorigi ĝin, ebligis la savon de la hodiaŭa ĉefa identiga trajto de galegoj kiu laŭ Prolingua[1], ĝi estas samtempe esenca bazo de la galega kulturo. La laboro de ĉiuj tiuj homoj ebligis ke hodiaŭ Galegio estas historia nacieco kaj disponas politikan aŭtonomecon. Siavice la diversaj aŭtonomaj registaroj metis la fundamenton por la socia restarigo de la galega lingvo, ĉefe en la kampoj de instruado, administracio kaj publikaj amaskomunikiloj[2].

Kritiko

Ekzistas polemiko pri la memstara karaktero de la lingvo. Laŭ opinio de granda parto de lingvistoj, la galega kaj la portugala estas unusola lingvo, dum aliaj konsideras ke post jarcentoj de diverĝo, ĝi povas esti konsiderata memstara. La interkompreniĝo inter ambaŭ variantoj estas sufiĉe facila. La galega ankaŭ estas bone komprenata de hispanlingvanoj.

Reintegrismo

mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la galega bildigita mezverde

La polemiko etendiĝas al la literatura normo kaj al la ortografio. La oficialan normon flegas la Reĝa Akademio de la galega lingvo, kies ortografiaj priskriboj estas proksimaj al tiuj de la hispana lingvo. Ekzistas diversaj grupoj kiuj favoras alternativan normon kaj ortografion, pli proksiman al la portugala lingvo, el kiuj ili ankaŭ emas preni la neologismojn. La movado por ortografia unuecigo kun aliaj variantoj de la portugala nomiĝas reintegrismo (reintegracionismo)[3].

Literaturo en la galega

Muziko

Aŭdeblis kanto en la galega (Midas) dum la Eurovision minorities languages 2022[4][5].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj