Benzotiofeno
kemia kombinaĵo
Vidu ankaŭ: Tiofeno
Benzotiofeno | ||||
Plata kemia strukturo de la Benzotiofeno | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Benzotiofeno | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 95-15-8 | |||
ChemSpider kodo | 6951 | |||
PubChem-kodo | 7221 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora aŭ blanka solido | |||
Molmaso | 134.196 g·mol−1 | |||
Denseco | 1.15g cm−3[1] | |||
Fandpunkto | 28 °C[2] | |||
Bolpunkto | 222 °C | |||
Refrakta indico | 1,6374 | |||
Ekflama temperaturo | 91 °C | |||
Memsparka temperaturo | 551 °C | |||
Acideco (pKa) | 32.4[3] | |||
Mortiga dozo (LD50) | 1980 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R22 | |||
Sekureco | S22 S24/25 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero | ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H411 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P273, P301+312, P330, P391, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Benzotiofeno estas aromata organika kombinaĵo, blanka solidaĵo kun odoro simila al naftaleno. Strukture ĝi elesprimiĝas kiel unu benzena ringo fandita al tiofena ringo. Ĝi nature trovatas kiel konstituanto en la petroldevenaj deponaĵoj tia kia la lignita gudro.
Benzotiofeno ne estas dome uzata sed ĝi trovas utilecon kiel organika reakcianto en farmacia industrio kiel komponanto en la sintezo de multaj drogoj uzataj en la traktado de brustokancero kaj hidrosensulfurigaj[4] reakcioj.
Sintezoj
Sintezo 1
- Benzotiofeno estas preparata per refluo de la o-merkapto-beta-kloro-stireno en alkala alkohola solvaĵo:[5]
Sintezo 2
- Benzotiofeno ankaŭ prepariĝas per varma interagado de la stireno kaj hidrogena sulfido:[6]
Reakcioj
Reakcio 1
- Benzotiofeno sub refluado kun hidrogena peroksido kaj acetata acido formas la benzotiofenan duoksidon aŭ sulfonon. La duoksido estas pli stabila ol la tiofeno.[5]
Reakcio 2
- Benzotiofeno estas sensulfurigita per agado de la nikela borohidrido preparata per nikela klorido kaj natria borohidrido, tiamaniere ke la benzotiofeno donas la 2-etil-benzenon.[5]
Literaturo
- Organic Chemistry Portal
- Scielo
- Alfa Aesar
- Heterocyclic Chemistry, Raj K. Bansal
- Heterocyclic Chemistry, John A. Joule, Keith Mills
- Organometallic Modeling of the Hydrodesulfurization and Hydrodenitrogenation ..., Robert A. Sánchez-Delgado
Kunrilataj kemiaĵoj
Tioindigo Raloksifeno Zileuton Sertakonazolo Benociklidino
Vidu ankaŭ
Derivaĵoj de la indano | ||||||||
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov