Bielefeld

urbo en Nordrejn-Vestfalio, Germanio

Bielefeld [Bilefelt] estas germana urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, en la landoparto Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 338 332 loĝantojn.

Bielefeld
Blazono
Bielefeld (Germanio)
Bielefeld (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • universitata urbo • urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • fikcia urbo
Administrado
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
DistriktaroDistriktaro Detmold
Distriktoeksterdistrikta urbo
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo0521, 05202, 05203, 05205, 05206, 05208, 05209
Poŝtkodo33501–33739
Aŭtomobila kodoBI
Oficiala Municipokodo05711000
NUTSDEA41
Politiko
KomunumestroPit Clausen
Partio de komunumestroSPD
Adreso de la administrejoNiederwall 23
33602 Bielefeld
Demografio
Loĝantaro338332 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 8° 32′ O (mapo)52.0166666666678.533333333333352° 1′ N, 8° 32′ O (mapo)
Alto super la marnivelo118 m
Areo258 km²
Oficiala retejohttps://www.bielefeld.de/
vdr

Historio

unuafoje en la jaro 1015 estis dokumente menciita. En 1214 la grafo Hermann von Ravensberg donis al ĝi la rangon de urbo, konstruigonte la burgon Sparrenburg, kies turo nuntempe estas grava simbolo de la urbo.

Graflando Ravensberg estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kaj ekestis en la 12-a jarcento. Ĝi lokis en la oriento de la Malsuprorejnlanda-Vestfala Imperia Distrikto, ĝia ĉefa loko estis Bielefeld.

Kvankam forte detruita dum la Dua mondmilito, Bielefeld povis evolui al grava kultura centro de la regiono.Territoria reformo en la jaro 1972 pligrandigis la urban areon. Aliĝis tiam interalie Dornberg.

Bazaj informoj

Situo: 52°01'21" NO, 8°31'58" OR
Loĝantaro: 329.000
Areo: 258 km²
Alteco: 115 metroj super la marnivelo
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Urba disdivido

La urba teritorio dividiĝas laŭ dek urbodistriktoj. Ĉiu urbodistrikto havas elektitan reprezantaron el ĝis 19 membroj. Prezidanto de tiu reprezantaro estas distrikta urbestro, germane nomata Bezirksbürgermeister (ĝis 2010 Bezirksvorsteher). En ĉiutaga lingvouzo kutime uzatas neformala divido laŭ urbopartoj. Tiuj urboparto grandparte korespondas al la pasintece memstaraj komunumoj, kiuj kadre de la administraj reformoj de 1930 kaj 1973 iĝis parto de la urbo Bielefeld.

situo de la dek urbodistriktoj
urbodistriktourbopartoj
BrackwedeBrackwede, Holtkamp, Quelle, Ummeln
DornbergBabenhausen, Großdornberg, Hoberge-Uerentrup, Kirchdornberg, Niederdornberg-Deppendorf, Schröttinghausen
GadderbaumBethel, Gadderbaum
HeepenAltenhagen, Baumheide, Brake, Brönninghausen, Heepen, Milse, Oldentrup
JöllenbeckJöllenbeck, Theesen, Vilsendorf
urbocentro (Bielefeld-Mitte)
SchildescheGellershagen, Schildesche, Sudbrack
SenneBuschkamp, Windelsbleiche, Windflöte
SennestadtDalbke, Eckardtsheim, Heideblümchen, Sennestadt
StieghorstHillegossen, Lämershagen-Gräfinghagen, Sieker, Stieghorst, Ubbedissen

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Bielefeld estas

Kuriozaĵo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bielefeld-konspiro.

Ekzistas ŝerca konspira teorio, laŭ kiu Bielefeld ne ekzistas. Ĝi celas demonstri, ke eĉ por ege absurdaj teorioj troveblas interesaj pruvoj.

Vidu ankaŭ


Panoramo de la urbocentro

Eksteraj ligiloj