Birkenfeld (Nahe)

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Birkenfeld - prononco [BIRknfelt], laŭvorte "betula kampo" - estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Birkenfeld de la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj estas administra sidejo de la distrikto. Krome ĝi estas sidejo de samnoma komunumaro kaj plenumas administrajn servojn por la ĉirkaŭaj unuopaj komunumoj. La urba teritorio kovras areon de 13,58 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 7220 loĝantojn.

Birkenfeld
Blazono
Birkenfeld (Nahe) (Germanio)
Birkenfeld (Nahe) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia landoRejnlando-Palatinato
DistriktoDistrikto Birkenfeld
KomunumaroVerbandsgemeinde Birkenfeld
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo06782
Poŝtkodo55765
Aŭtomobila kodoBIR
Oficiala Municipokodo07134010
Politiko
KomunumestroPeter Nauert
Partio de komunumestroCDU
Adreso de la administrejoSchneewiesenstraße 21
55765 Birkenfeld
Demografio
Loĝantaro7220 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 7° 11′ O (mapo)49.657.183333333333349° 39′ N, 7° 11′ O (mapo)
Alto super la marnivelo410 m
Areo13,58 km²
Oficiala retejohttps://www.stadt-birkenfeld.de/
vdr
panoramo
kastelo Birkenfeld dum la unua duono de la 17-a jarcento

Birkenfeld apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"]. Ĝis la jaro 1937 la urbo kaj sia ĉirkaŭaĵo apartenis al la grandduklando kaj poste Libera Ŝtato Oldenburgio en norda Germanio.

Eksteraj ligiloj

pordego de la historia kastelo


la oldenburgia teritorio Birkenfeld dum la jaro 1829