Bloomberg L.P.

Bloomberg LP estas privata firmao kiu disponigas financajn servojn en la kampoj de programaro (softvaro), amaskomunikilaro kaj informoj. Publike ĝi estas konata kiel usona novaĵagentejo pri novaĵoj kaj merkataj datumoj, specialigita pri servado de la financa sektoro. Borsistoj estas normale ekipitaj per tielnomita Bloomberg Terminalo ligita rekte al la sistemoj de Bloomberg kaj ili tiam havas aliron al tujaj novaĵoj, informoj kaj komunikado.

Bloomberg L.P.
negoco • entrepreno vd
Dum1-a de oktobro 1981 - nekonata/nuntempe
Jura formolimited partnership
FondintojMichael Bloomberg • Thomas Secunda • Duncan MacMillan • Charles Zegar vd
Ĉefestro(j)Peter Grauer vd
Sidejo731 Lexington Avenue
LandoUsono
Dungitoj20 000 (stato: 2019)
Posedata deMichael Bloomberg vd
filiaj kompaniojBloomberg News vd
Posedataj kompanioj731 Lexington Avenue • WBBR • Bloomberg Law • Bloomberg Industry Group • WNBP • Bloomberg News • Bloomberg TV Indonesia Jakarta • Bloomberg Radio • Bloomberg Television • Bloomberg London • Bloomberg.com vd
TTTOficiala retejo
vdr

Bloomberg Media konsistas el:

  • Bloomberg Televido
  • Bloomberg Radio
  • Bloomberg Businessweek
  • Bloomberg.com
  • Bloomberg Press

La firmao havas 176 lokojn kaj preskaŭ 20,000 dungitoj [1].

Bloomberg okupas trionon de la internacia financa informa merkato taksita je proksimume 16 miliardoj da dolaroj, konsiderante ĝiajn profitojn taksitajn je 6.9 miliardoj da dolaroj [2].

Historio

Bloomberg estis fondita fare de la uson-juda entreprenisto Michael Bloomberg (iama urbestro de Novjorko), kun la helpo de Thomas Secunda, Duncan McMillan kaj Charles Seeger en 1981, kune kun la 30% posedaĵoj kiuj ricevis al Merrill Lynch en interŝanĝo por investo en la kompanio [3][4]. La firmao disponigas financajn programarajn ilojn kiel ekzemple matematikaj analizoj kaj platformoj por komercado de krudvaroj, informoj kaj novaĵservoj al firmaoj kaj financaj organizaĵoj ĉirkaŭ la mondo per centra komputilsistemo konata kiel la Bloomberg Terminalo, la ĉefprodukto kiu generas enspezon por la firmao.

Plej multaj klientoj nur uzas etan frakcion de la 30,146 funkcioj de la programaro. Bloomberg disvolviĝis tra la jaroj, kaj hodiaŭ enhavas internacian novaĵservon, inkluzive de publikaĵoj pri televido, radio, interreto kaj presita gazetaro [5].

La nuna ĉefsidejo de la firmao situas en la Bloomberg Turo, 731 Lexington Avenue en Meza Manhatano, Novjorko. La konstruaĵo ankaŭ estas konata kiel "One Beacon Court" pro la prilumita rektangula strukturo en la formo de la signostango kiu kovras la turon, kaj la pavimitan korton sur sia teretaĝo.

La firmao estis korporacigita en Delavaro kiel limigita partnereco en 1981 kaj funkciigis kiel komerco komencanta en 1983. Michael Bloomberg posedas 85% de la grupo. La ĉefa servo de Bloomberg luigas abonojn al sia financa informcentro. Ĝi ankaŭ funkciigas financan televidkanalon nomitan Bloomberg TV, kaj komercan radiostacion en Novjorko nomita WBBR, ĉe perdo. Nuntempe estas pli ol 300,000 abonantoj al la informterminalo Bloomberg tutmonde. Ĉe la fino de 1996, Bloomberg aĉetis reen trionon de la originaj posedaĵoj de Merrill Lynch en ĝi, por 200 milionoj USD, kiuj taksis la firmaon je 2 miliardoj USD tiutempe. Male, en julio 2008, Merrill Lynch konsentis revendi la ceterajn 20% de siaj posedaĵoj en Bloomberg kontraŭ raportita sumo de 4,43 miliardoj USD, kiu taksis la kompanion jam je 22,5 miliardoj USD.

Referencoj

Eksteraj ligiloj